Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/448

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ruĝiĝante[**] pro plezuro, sed sia plezuro ŝanĝiĝis en ĝojon, kiam Johano diris al ŝi:

—Fraŭlino, pere de vi mi gajnis kvindek monbiletojn po mil guldenoj, kaj pere de vi mi eksciis, ke mi estas la gajninto, ĉar sen via bona memoro mi neniam estus pensinta pri la tuta loterio; sekvas el tio, ke vi faris al mi du gravajn servojn. Mi do estas via ŝuldanto kaj petas vin, ke vi permesas, ke mi tuj reguligu kun vi vian konton, prezentante al vi po unu monbileton por ĉiu al mi farita servo.

Ridetante li eltiris el la paketo du biletojn, kaj kun gracia movo de la mano prezentis ilin kun la vortoj:

—Fraŭlino, faru al mi la honoron akcepti ilin.

—Ho, sinjoro, tio estas multe tro multa.

—Fakte ĝi estas tro malmulta, sed pri tio ni ne disputu, la ĉefa afero estas, ke vi estas kontenta.

La fraŭlino akceptis konsternite kaj konfuzite; ŝi balbutis kelkajn vortojn pro dankemeco, post kiuj Johano ridetis afable. Tiam sin turnante refoje al la direkcio, li diris:

—Sinjoro direkciestro, bonvolu diri al mi, kiu turnis la loteribiletujon kaj kiu elprenis mian bileton kun la kvar sepoj, kiuj riĉigis min.

Du knabegoj sidantaj ĉe aparta tablo, kie ili aranĝis leterojn, gazetojn kaj aliajn paperaĵojn, subite ekstaris.

—Mi ne bezonas montri ilin—, diris la direkciestro; ili jam montras sin mem; jen ili staras.

—Alproksimiĝu, miaj amiketoj—, diris Johano,...—ankaŭ vi faris al mi grandan servon, ankaŭ vian konton mi devas reguligi—, kaj al ĉiu li danis unu bileton po mil guldenoj.

Laŭta aplaŭdado ĉiuloke aŭdiĝis, precipe ekster la oficejo, kie staris la scivolemuloj. Ĉiuj admiris la malavarecon, per kiu la reklamilo rekompencis la al li faritajn servojn.