Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/450

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj sekvu min; ni rekondukos la bestojn tien, kie ni luis ilin, kaj kiel eble plej baldaŭ ni aranĝos niajn preparaĵojn por ekvojaĝi Patersburgon.

La kuiristo-eksreklamisto obeis tuj, kaj duonan horon poste ili haltis en Daguerrestrato, antaŭ la pensiono de Bus.

Ivan sonorigis, kaj post kiam la pordo estis malfermita, li restis gardanta la bestojn, por ke Johano povu supren porti la ventregon kaj la lancon, ĉar li estis aĉetinta tiujn objektojn same kiel la armaĵon, kiuj laŭ lia opinio estonte servus al li ĉiam, kiam mankus al li mono por pasigi sian tempon promenante kaj vivante kiel eminenta sinjoro.

Sur la koridoro okaze sin trovis Van Elshout, kiu estis elironta por ekpromeni, sed apenaŭ la elegantulo ekvidis supreniri la filozofon, li ekpaliĝis kaj forkuris terurite al sia ĉambro kun la vortoj: Ho fi!... la viraĉo!... li... La cetero de lia frazo perdiĝis post la pordo, kiun li tirfermis post si.

Johano ne ekvidis la forkurinton kaj aliris al la kuirejo, kie gesinjoroj Bus laboradis. La sinjorino, vidante la ŝarĝitan kavaliron, demandis:

—Ĉu la rajdado jam finiĝis hodiaŭ, sinjoro?

Li eksidis kun dorso turnita al la kuireja pordo, kaj etendante rekte antaŭ sin la longajn krurojn, li sin klinis antaŭen, metis la lancon kaj la ventregon teren, kaj restante en klinita sintenado, li respondis:

—Ĝi finiĝis, eble por ĉiam; ni ĉi tiun someron ne rajdos plu.

—Vi tamen rajdis nur kvin tagojn.

—Jes, sed vi scias, sinjorino, ke ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj stranga okazintaĵo decidigis min eksreklamistiĝi. Mia amiko staras kun la bestoj sur la