Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/451

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

strato antaŭ via domo, kaj ni rekondukos ilin al la posedantoj.

—Sed..., kio do okazis?

—Mi tuj klarigos; antaŭe mi devas demandi, ĉu vi povos gardadi por mi miajn teatraĵojn; ĉar provizore mi ne uzos ilin plu.

—Kompreneble; mi povas gardadi ilin por vi. La subtegmentejo estas tiel vasta, ke mi sen peno kaj ĝeno trovos lokon por meti ilin tien.

—Bone; mi dankas... Post du tagoj mia amiko kaj mi vojaĝos al Patersburgo en Rusujo; ni sekve devos forlasi jam baldaŭ vian pensionon.

La sinjorino altigis la manojn pro surprizo, kaj Bus, kiu estis muelanta kafon, ekhaltis; li volonte demandus, kial la sinjoroj faros tian longan vojaĝon kaj li jam movetadis la lipojn kun grimacoj, jam premfermis la okulon, jam elĵetis la kutimajn kraĉerojn, sed antaŭ ol li eligis unu silabon, lia edzino ordonis al li:

—Silentu!... Mi ja povas paroli!

Si tamen ne parolis, ĉar Johano diris:

—Mi gajnis la grandan ekspozician premion; mi sekve ne bezonas esti pli longe reklamilo... Ni vojaĝos pro aferoj al Patersburgo.

—La grandan ekspozician premion!?

—Jes, antaŭ kelkaj tagoj mi aĉetis bileton de loterio, kaj sur tiun bileton falis la kvindekmil guldenoj.

Refoje la manoj de sinjorino Bus altiĝis kaj ŝi diris:

—Sed, sinjoro, tiam vi ja subite fariĝis riĉulo!... Mi gratulas.

—Dankon!... Kaj nun mi rekondukos la bestojn. Mi revenos post unu horo. Ĉu vi povos pretigi en tiu tempo eksterordinaran manĝon por kvar personoj?

—Por kvar?

—Jes, mi invitas vin ambaŭ por manĝi kun ni en mia ĉambro.