Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/453

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sesa Ĉapitro

Ekvojaĝante—Vojaĝanto kun stranga, sed kara ŝarĝo sur la brakoj—Kunvojaĝantoj kaj ilia interparolado kun niaj herooj—Ivan ekpensas pri mirakloj—Iama konato reaperas—Miksitaj "Idoj de Orfeo"—Nova bonfaro de Johano—Kiun Ivan unue volas viziti en Patersburgo—Ivan refoje melankoliiĝas, sed Johano kuraĝigas lin.

Estis dum bela, suna dimanĉo, kiam Johano kaj Ivan ekvojaĝis al Patersburgo. Volonte ili estus vojaĝintaj jam du tagojn pli frue, sed Johano estis riĉulo kaj tial li deziris, ke Ivan kaj li alvenus ĉe Jafet dece vestitaj, tiom pli, ĉar tiu ĉi estis nun fama artisto, al kiu ili volis fari ĉiun honoron, kiun li indis. Tial la tajloro loĝanta en strato tuj apud la pensiono de Bus, estis farinta por la du vojaĝontoj tute novajn kostumojn laŭ la lasta modo. Johano aspektis kiel vera ĝentlemano kaj Ivan, malgraŭ sia pinta dorso kaj siaj altaj ŝultroj, havis gravan aspekton en sia nova nigra kostumo, kiu estis tiel farita, ke lia ĝibo ŝajnis malpli granda ol en lia ordinara marista vestaĵaro.

Johano havis belan odorantan rozon en la butontruo de sia jako, kaj lia kostumo estis griza.

Estis je la deka horo en la mateno, kiam la du amikoj supreniris la duaklasan kupeon de la ekspresa vagonaro al Germanujo. Johano eksidis komforte sur angula loko ĉe la fenestro kaj diris al la lin sekvanta kunulo: