Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/454

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Eksidu tie tuj kontraŭ mi, Ivan, por ke ni povu plej komforte paroli dumvojaĝe, kaj por ke vi povu pli bone rigardi la pejzaĝojn, laŭ kiuj ni iros.

Ivan eksidis spiregante; li estis iom laca kaj la mallarĝa veŝto premis lian elstarantan bruston. Lia vizago tamen ne montris plu la melankolian esprimon de antaŭe, ĉar tuj post kiam li ne plu bezonis rajdi kiel dikventrulo sur azeno, lia melankolio estis malaperinta. Li ridetis kontente kaj diris:

—Bela kupeo, sinjoro, kaj molaj kusenoj; neniam mi vojaĝis en la dua klaso.

—En realo tio estas la sama, ĉu oni vojaĝas en la dua aŭ en la tria klaso—, filozofie respondis Johano.

—Tre povas esti; tamen mi preferas la duan—, diris la kuiristo, tirante el la poŝo cigaredujon kaj prezentante cigaredon al Johano. Ili ambaŭ ekfumis.

En tiu momento Johano rigardis eksteren sur la peronon. Tie alproksimiĝis vilaĝane vestita viro, kiu portis sur la brakoj maljunan virinon. Ili serĉis lokon en la tria klaso, sed ŝajne ĝi ne estis plu havebla, ĉar la viro kuris tien kaj returnen, ŝajnante preskaŭ malesperanta pro timo, ke la vagonaro forveturus sen li kaj lia ŝarĝo. Johano rapidis al la kupea pordo kaj vokis:

—Ĉi tien, sinjoro!

—La viro alproksimiĝis al li, sed estis denove forironta, dirante:

—Tiu ja estas duaklasa kupeo; mi havas biletojn por tria.

—Ĉu ne estas plu lokoj disponeblaj en la tria?

—Mi timas ke ne; ĉiuj vagonoj estas plenplenaj.

Johano eksaltis sur la peronon kaj alkuris al konduktoro.

—Konduktoro, ĉu ĉiuj kupeoj estas okupitaj?... tiuj viro kaj virino serĉas lokon.

—La tria klaso estas plena.