Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/455

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Nu, ili ja ne povas resti tie ĉi?

—Mi ekzamenos, ĉu...

—Sed la viro ja ne povas resti staranta pli longe kun tiu virino sur la brakoj... Ĉu ili povas eniri mian kupeon?

—Kie ĝi estas?

—Tie... tiu duaklasa.

—Ĉu ili havas triaklasajn biletojn?

—Jes, sed ĉar en la tria klaso ne estas plu lokoj, vi ja povas konsenti, ke ili eniros duaklasan kupeon.

La konduktoro, antaŭvidante bonan trinkmonon, konsentis kaj Johano enirigis la viron kun la virino en sian kupeon, kaj post kiam la viro sidis, Johano sekvis. Li estis tamen surprizita vidante, ke la viro tenis la virinon sur la genuoj, li sekve diris:

—Estas loko por via patrino sur tiu benko... Ŝi ja estas via patrino, ĉu ne vere?

—Ŝi estas, sinjoro, sed ŝi ne povas sidi tie. Ŝi renversiĝus.

—He!

—Jes, ŝi estas preskaŭ lama pro malsano en la koksoj. Hejme ŝi povas sidi sur apogseĝo, sed ne en ruliĝanta vagonaro. Mi do ŝin tenos sur miaj genuoj... Ne vere panjo? Sur miaj genuoj vi sidas pli oportune.

La maljunulino ridetis kaj diris:

—Jes—. Tiam turnante la okulojn al Johano, ŝi diris plue:

—Kaj li estas forta, sinjoro, tre forta, kaj ĉar mi estas malmultpeza, mi ne ĝenas lin... ĉu ne vere, Petro?

La lastajn vortojn ŝi diris al sia filo.

—Ho ne, panjo, vi tute ne ĝenas min, kaj eĉ se vi ĝenus min, tio ja ne estus grava, ĉar en mia infaneco mi tiom da fojoj ĝenis vin, kaj tiom da fojoj mi sidis sur viaj