Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/456

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

genuoj, ke miavice volonte mi havas vin sur la miaj—. La viro karesis la velkiĝintajn manojn de sia patrino, kaj ŝi toleris tion kun ĝojo kaj fiereco.

—Mi havas bonan filon, sinjoro—, ŝi diris plue al Johano.

—Tre bonan, ne ĉiuj patrinoj estas tiel feliĉaj; ĉu vi ne samopinias Ivan?

Ivan samopiniis; li ne diris tion, sed pro emocio liaj okuloj malsekiĝis. Li pensis pri sia patrino, kiun ankaŭ li amis kaj kiun li volonte portus sur siaj genuoj, sed, ho ve, li ne estus sufiĉe forta kaj la patrino estis tro malproksime. Feliĉe li revidos ŝin post du tagoj, kaj sekigante la okulojn per la maniko de sia nova jako, li ridis kaj fumis kiel kamentubo.

La maljuna virino ektusis. Johano demandis:

—Ĉu la fumo de niaj cigaredoj vin ĝenas?

—Ne, sinjoro.

Sed spite al ŝia respondo, refoja tuso klare montris la malon, kaj Johano kaj Ivan forĵetis la cigaredojn el la fenestro.

—Kien vi vojaĝas?—demandis Johano.

—Al Arnhem, sinjoro. Tie loĝas mia filo. Oni atendos min tie kun veturilo ekster la stacidomo... Mi havas du filojn; ambaŭ estas ŝuistoj, kaj laŭvice mi loĝas ĉe ĉiu kvar monatojn. Petro, kiu loĝas en Arnhem, nun iras kun mi al sia hejmo kaj post kvar monatoj Hejn, kiu estas ŝuisto en Hago, siavice rekondukos min al sia hejmo... kaj tiel plu.

—Vi estas tre riĉa, kiel mi vidas—, diris Johano.

—Riĉa?... Ho ne, ni tute ne estas tiaj.

—Riĉeco dependas de la vidpunkto, laŭ kiu oni ĝin konsideras. Mi konas personojn, kiuj estas milionuloj, sed tamen ili estas pli malriĉaj ol vi.

La virino ridetis.