Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/457

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Mi komprenas—, diris ŝi.—Eble tiuj personoj ne havas tiajn bonajn filojn, kiajn mi havas.

—Vi trafis.

—Jes, dank' al Dio, mi estas tre riĉa; tamen—, kaj ŝi eksilentis,

—Nu?

—Tamen oni povas esti riĉa kaj samtempe sin trovi en financaj maltrankviliĝoj, ĉu ne vere!

—Homoj kun maltrankviliĝoj estas kelkfoje malriĉaj, sed la viaj do ne estos tiel gravaj, mi supozas.

—Sinjoro, mi ne aludas ĉiujn homojn troviĝantajn en tiaj cirkonstancoj, ĉar mi pruvus per tio, ke ankaŭ mi estus malkontenta kun mia sorto; sed ŝajnas al mi, ke vi estas persono, al kiu oni malkaŝe povas eldiri siajn maltrankviliĝojn... Ne estas pro mi, ke ili estas tiel pezaj, sed pro miaj filoj.

—Eble mi komprenas.

—Ne, tion vi ja ne povas kompreni, tial mi klarigos miajn vortojn.

—Ne faru tion, patrino—, interrompis ŝin la filo, —niaj familiaj aferoj ja tute ne povas interesi la sinjoron.

—Jes, ili tamen min interesas—, diris Johano.

La maljunulino diris plue:

—Miaj filoj havis proceson antaŭ du jaroj, kaj kvankam ilia afero estis justa, ili malgajnis tiun proceson, kaj nun ili devas pagi altan monsumon, tiel altan, ke spite al sia laboro ili pli kaj pli malriĉiĝos.

—Sed panjo, do ne rakontu pri tio al la sinjoro, li...

—Jes, mi ĝin rakontos; mi volus rakonti pri tiu proceso al ĉiu, kiu deziras aŭdi ĝin. La juĝisto estis trompata, Melĥior trompe ĵuris antaŭ la tribunalo... Melĥior estis ilia kontraŭulo. Ho li estas tiel malbona viraĉo!... Kaj per flamaj vortoj ŝi rakontis ĉion, kio