Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/458

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

koncernis la proceson. Johano aŭskultis pacience kaj ridetante, kaj kiam ŝi finis, li demandis:

—Ĉu viaj filoj devas pagi multon?

—Imagu la sumon, sinjoro; ĉiumonate ili havas por pagi po dudek guldenoj, ĝis kiam ili estos kvitaj.

—Kaj kiam ili estos kvitaj?

—Post dek jaroj, ĉar sen la rentoj la pagota sumo estas du mil guldenoj... Ĝi ne estas bagatelo!

—Kaj ĉu ne estas homoj, kiuj volas helpi al vi?

—Kiu volus?—respondis la virino.—Ĉiu scias, ke miaj filoj estas tro malriĉaj por repagi.

—Mi konas tre riĉan homon, kiu volas helpi al vi—, diris Johano,—kaj mi skribos al li; bonvolu sciigi al mi la adreson de unu el viaj filoj.

—Sed miaj filoj prefere ne pruntoprenos, ĉar se iliaj aferoj estos malprosperaj, ili neeble povus repagi.

—Sinjorino, mi pruvos al vi, ke vi estas riĉa kaj prospera pro viaj filoj... Havu paciencon kaj kuraĝon, kuiru viajn pizojn, kaj ĉio fariĝos bona.

Dirante tion, Johano elpoŝigis notlibreton kaj diris plue:

—Kiel estas la adreso?

Post hezito la virino respondis: Petro Velt, ŝuisto en Arnhem, Vilhelminastrato, numero tria.

Johano notis la adreson kaj diris:

—Sinjorino, mi refoje certigas, ke mi pruvos, ke vi estas riĉa, vi nepre devas esti tia; ĉiu, kiu posedas tiajn bonajn filojn, kiajn vi, ne povas esti malriĉa.

La virino ridetis malkonfide. Si tamen estis tre danka pro la afabla maniero, laŭ kiu la sinjoro parolis kaj agis al ŝi kaj al ŝia filo, kaj kiam Petro en Arnhem malsupreniris la kupeon, li etendis al Johano kaj al Ivan la manon, dezirante al ili feliĉan kaj agrablan vojaĝon. Kiam li staris sur la perono kun la patrino sur la brakoj, la virino same etendis la manon; ĝi tamen estis