Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/459

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiel malgrasa kaj velkinta pro longdaŭra laboro, ke Johano kaj lia kunulo apenaŭ kuraĝis premi ĝin, timante, ke tia forta ektuŝo kaŭzus doloron al la maljunulino.

La vagonaro denove ekmoviĝis antaŭen kaj la du vojaĝantoj starantaj ĉe la fenestro postrigardis la ŝuiston, kiu malrapide laŭiris la peronon kun la patrino sur la brakoj.

—Ĉu vi komprenis, kion rakontis tiu virino, Ivan?

—Nur malmulton mi komprenis; ŝi parolis tro rapide...; sed kion vi notis?

—Ilian adreson.

—Por skribi al ili?

—Ne; nur por poŝtmandate sendi al tiu virino du biletojn po mil guldenoj. Mi faros tion en Berlino, aŭ en alia urbo.

—Ni do ne rekte vojaĝos Patersburgon?

—Estos tro longa vojaĝo. Ni mezvojaĝe rigardos kelkajn urbojn. Niaj biletoj valoras ĝis Berlino. Tie ni pasigos eble unu tagon kaj unu nokton. De Berlino ni daŭrigos vojaĝi al Varsovio kaj eble haltos en alia urbo.

—Ĉu vi ne decidis ankoraŭ?

—Kiel mi povus decidi, tio kompreneble dependos de cirkonstancoj.

Ivan rigardis antaŭ sin kaj iom post iom dronis en pensojn.

Li pensis pri nova miraklo; sendube (tiel li pensis) Johano intence haltos en alia urbo. Io mistera (laŭ lia opinio) sin kaŝas sub tiu vorto "eble" kaj li revis tiel longe pri tio, ke fine liaj okuloj per si mem fermiĝis kaj... Ivan dormis.

Johano, pensante, ke lia amiko estas laca, lasis lin dormi, tiris "Etika" de Spinoza el la poŝo kaj eklegis.

Je la vespero niaj vojaĝantoj alvenis en Berlino kaj