Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/461

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiun Ivan ankoraŭ etendis antaŭ sin, vere ekvidis sur benko sidantan knabon, kiu estis tre simila al Jafet. La ĉapelo de la knabo kuŝis ĉe lia flanko, kaj la belaj krispaj haroj pendis ĉiuloke ĉirkaŭ lia kapo. Sur la genuoj li tenis malfermitan notlibron, kiun li ŝajne studadis.

—Estas li!—diris Ivan.—Mi lin vidis antaŭ du jaroj en Patersburgo; estas li, mi ne povas trompi min..., nur rigardu.

Johano malfermis la pordon kaj malsupreniris la kupeon, Ivan lin sekvis. En la sama momento la knabo fermis la libron, ekstaris kaj eniris la atendejon.

—Estas li!—refoje diris Ivan,—tiel li marŝas, tiel li aspektas. Ni tuj lin sekvu!

Kaj ili sekvis la knabon, kiu jam estis trairinta la atendejon.

—Li iras sur la straton—, diris Ivan.

—Nu, li iru; ni povas sekvi... Mi vere kredas ke tiu knabo estas la insulano; pasis jam kelkaj jaroj, post kiam mi vidis lin, sed li ŝanĝiĝis[**] tiel malmulte, ke eraro estas preskaŭ neebla.

La knabo malrapide kaj kun klinita kapo daŭrigis marŝeti, kvazaŭ li estus revanta pri siaj notoj. La du vojaĝantoj sekvis lin de malproksime.

—Ni ne tuj alparolos lin—, diris Johano,—Ni sekvos lin, kiam li eniros domon; eble li jam ne loĝas en Patersburgo, sed en ĉi tiu urbo.

—Sed en kiu urbo ni estas?—demandis Ivan.

—Mi ne scias—, respondis Johano.

La knabo marŝetis ankoraŭ dekon da minutoj, eniris malgrandan parkon kaj eksidis sur benko sub dika arbo.

—Jen li eksidas, ni surprizu lin—, diris la kuiristo.

—Kiamaniere?

—Vi ekstaru post li kaj mi antaŭ li; mi ekkrios "Ja-!" kaj tuj poste vi ekkrios "-fet!"