Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/464

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed post kiam li kaj lia edzino mortis, mi ne povis daŭrigi la studadon, ĉar tio estus tro multekosta por sinjoro Klajn.

—Vi do jam ne studadas?

—Jes, sed nur malmulte. Mi devas kunlabori en koncertoj, kaj parton de mia salajro mi donas al sinjoro Klajn; la ceteron mi bezonas por mia studado, ĉar kelkfoje mi sekvas la kursojn je la konservatorio.

—Ho ve! li ne estas nia Jafet!—diris Ivan,—sed li estas tiel simila al li kiel du akveroj unu al la alia.

—Ĉu vi havas fratojn?—demandis Johano.

—Mi ne scias, sinjoro.

—Ĉu vi ne scias tion!?—ekkriis Johano.—Ĉiu tamen scias tion.

—Mia infaneco estis tiom stranga, ke mi scias nenion pri tio, sinjoro. Eble mi havas fratojn kaj fratinojn, kiujn mi ne konas, same kiel mi preskaŭ ne konis mian patrinon.

—Sed ĉu via patro neniam parolis pri tio?

—Mi prefere neniam parolas pri li, sinjoro.

—Ĉu li estis malbona al vi?

—Jes; li estis akrobato en cirko, ĉiam li ebriiĝis, kaj post kiam li mortis en tiu ĉi urbo, la doktoro trovis min malsana en la cirka veturilo, kaj li min adoptis kiel sian filon. Sed, kiel mi jam diris: la doktoro mortis pro apopleksio, kaj la sinjorino mortis semajnon poste pro... pro io tre stranga.

—Pro ĉagreno?

—Ne, sinjoro... pro monomanio. Ŝi ĉiam laboradis... la tutan tagon kaj super siaj fortoj, ĝis kiam krevis ŝia koro.

—Kie loĝas tiu Klajn?

—En vilaĝeto ekster la urbo.

—Ĉu vi volas konduki min al li?