Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/466

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tutan salajron por kiu ili laboris duonan jaron. Post tiu semajno ili kun plezuro refoje komencas labori, tute ne konsciante, eĉ ne pensante unu momenton pri tio, kion ili faros kun la perlaborota mono ĉe la fino de la sekvanta duonjaro. Preskaŭ ĉiuj tiaj homoj sencele aŭ nur por amuzaĵoj elspezas la fruktojn de sia laboro kaj okazas nur tre malofte, ke ni renkontas personon kiel Johanon, kiu laboras por poste kviete kaj filozofe pasigi la tempon, ĝis kiam la mono estas for, aŭ ke li elspezas parton de sia havaĵo pro agoj, al kiuj lin instigas lia bona koro.

Kiam Johano kaj Ivan du horojn post sia alveno ĉe Klajn adiaŭis la instruiston, lian edzinon kaj Stanislas, tiam ni filozofo jam estis fordoninta ok biletojn po mil guldenoj, ĉar krom la ses, pri kiuj la legantoj eksciis, li postlasis du pluajn ĉe Klajn, por ke Stanislas senbarile povu daŭrigi sian studadon en la konservatorio de Posen. Tiu monsumo estus, laŭ Klajn, sufiĉe granda, ĉar post du jaroj da diligenta studado Stanislas facile estus kapabla fari sian elirekzamenon, post kiu li povus komenci sian muzikan karieron kiel artisto; kaj neniu dubis pri la sukceso, ĉar la talentoj, kiujn la knabo ĝis nun montris, estis tiaj, ke la estonto promesis nur brilajn rezultatojn.

Sekve Johano, tute ne malkvietiĝante pro la iom post ioma plimalgrandiĝanta sumo, kies posedanto li estis, kun kontenteco kaj bonhumore reiris kun Ivan al la stacidomo de Posen, lasante post si la feliĉan kaj dankeman knabon, kiun la stranga sorto tiel subite ĵetis sur lian vojon.

La vagonaro, per kiu niaj vojaĝantoj estis alvenintaj en Posen, jam longe estis for sur la vojo al Varsovio, sed tio ne malbonigis ilian humoron. Pacience ili atendis du horojn la alvenon de la sekvanta vagonaro al Varsovio.