Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/467

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ivan prefere tuj vojaĝus al Patersburgo, sed opiniante, ke en Varsovio refoje okazus miraklo, li sin submetis kun plezuro al la decido de Johano.

En Varsovio tamen okazis nenio eksterordinara. Ili rigardis la urbon, kaj pasiginte tie unu nokton, ili en la sekvanta mateno ekvojaĝis Patersburgon. Kiam ili alvenis tie je la vespero, Johano demandis Ivanon, kion unue fari.

—Ĉu mi povas decidi tion?—li diris.

—Jes.

—Nu, unue ni vizitu mian patrinon.

—Bone, mia amiko, mi ĝojas pro tiu via decido; ĝi pruvas al mi, ke ankaŭ vi estas bona filo, kiu ne forgesis sian patrinon. Kaj kion ni faros poste?

—Ĉu mi refoje povas decidi?

—Jes, kondiĉe, ke ni ne eniros trinkejon.

—Ho sinjoro, vi juĝas pri mi malĝuste; vi konsideras min kiel ordinaran drinkulon, sed vi eraras.

—Vi tamen ebriiĝis antaŭ ol vi perdis nian knabon, kaj same vi ebriiĝis antaŭ ol mi trovis vin en Hago sub tiu arbo.

—Vi pravas, tiam mi ebriiĝis; sed mi ne ĉiam ebriiĝas, kiam mi eliras por mia plezuro. Mi nur fariĝas ebria, kiam mi jam trinkis unu glaseton da brando; kaj mi nur trinkas brandon, kiam mi estas en societo de brandon trinkantaj maristoj, kun kiuj mi amuzas min. Sed, ĉar vi ne trinkas brandon,[**], ankaŭ mi ne trinkos nun mian unuan glaseton, sekve, se mi eliras kun vi, mi ne ebriiĝos, eĉ se ni enirus trinkejon.

—Tio estas dirita logike kaj filozofie, mia amiko, sed diru al mi: Ĉu vi neniam ebriiĝas surŝipe?

—Neniam, pro mia honoro!

—Mi komprenas, tie ne estas brando.

—Vi estas granda filozofo, kiel mi opinias, sed