Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/468

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rilate al la provizoj de ŝipoj vi maltrafis. En mia ŝipa kuirejo estas tiom da brando, ke centoj da maristoj povus ebriiĝi tie, sed tie mi neniam ĝin tuŝas.

—Nu, ne ofendiĝu, mia kara. Nun decidu, kion ni faros, post kiam ni vizitis vian patrinon?

—Post kiam ni pasigis la tutan vesperon ĉe ŝi, ni dormos en ŝia domo, kie sin trovas malgranda subtegmentejo kun bona lito. Vi dormos en la lito kaj mi sur du seĝoj. La sekvantan matenon mi laŭ mia kutimo lasos al ŝi mian mo...; ho ve! mi ja posedas plu neniom por lasi..., la belaj fraŭlinoj prenis ĉiom kaj mi eĉ ŝuldas al vi la monon, kiun mi donis al tiu holanda maristo, por ke li povu aĉeti okulvitrojn por sia edzino...—Ivan estis melankoliiĝonta, sed Johano ekridis dirante:

—Kion vi kutime donas al via patrino?

—Mian tutan kuiristan salajron kun escepto de kelkaj rubloj por vestoj kaj tabako kaj por amuzi min kun miaj kamaradoj.

—Nu, mia kara, vi ne povas lasi vian lastan salajron, sed mi posedas tiom da biletoj po mil guldenoj, ke...

Ivan metis manon sur la brakon de sia kunulo kaj diris:

—Vi do ne intencas postlasi ĉe ŝi tiuj du[**] biletoj!?

Johano refoje ridis, sed ne respondis, kaj la kuiristo diris plue:

—Ĉar tion farante hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ kaj cetere al multaj personoj, vi refariĝos almozulo mem en malpli ol unu monato.

—Tio estas dirita malfilozofie, mia kamarado, ĉar ĉio dependas de cirkonstancoj, ankaŭ tio, ĉu mi fariĝos almozulo aŭ ne; krom tio, se la sorto jam decidis, ke mi fariĝos tia, tiam ĉiuj miaj klopodoj malebligi tiun decidon estus vanaj; do lasu min agi kaj fari laŭ mia bontrovo kaj deziro.