Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/469

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ivan silentis kaj ili ekpromenis.

La leganto jam unufoje vizitis la patrinon de Ivan kun Jafet kaj la kuiristo mem. Sekve li scias, kie ŝi logis, kaj li povas imagi kun kiom da ĝojo la filo kun la longa fremdulo estis akceptataj de la maljuna virino.

Johano, kiu ĉiam tuj sentis sin kvazaŭ samhejmano ĉe ĉiuj homoj, sin sentis tamen iom ĝenata ĉe la rusa virino, ĉar li ne povis paroli la rusan lingvon. Li do ĉeestis la por li nekompreneblan interparoladon de siaj gastigantoj, kiuj rapide kaj senhalte babiladis la tutan vesperon ĝis noktomezo. Por la unua fojo Johano aŭdis la rusan lingvon, kiu sonis tre strange en liaj oreloj pro la abundo da siblataj konsonantoj, per kiuj ĝi estas karakterizata. Kelkfoje ŝajnis al li, kvazaŭ du birdoj flutadis inter si kaj li opiniis, ke tiu flute-parolata lingvo nepre devas esti mirinde belsona, kiam ĝin parolas inter si aro da babilantaj knabinoj.

Je la deka horo en la sekvanta mateno Ivan kaj Johano kune iris sur la straton por viziti Jafeton, la Insulanon... Sed kie li estus trovebla? La patrino de Ivan ne sciis tion. Ili do informiĝis ĉe multaj lokoj, sed nenie oni povis doni informojn pri la loĝejo de la violonisto. Fine ili iris al la teatro kaj tie la pordisto sciigis, ke la familio Romeskaŭ antaŭ monato estis forlasinta la urbon. Li tamen ne sciis, kien ili estis vojaĝintaj.

—Ĉu la familio vojaĝas pro plezuro?—demandis Ivan.

—Ne, la violonisto Romeskaŭ la juna intencas doni koncertojn en multaj urbegoj de Eŭropo ekster Rusujo.

—Kiel longe daŭros la vojaĝo?

—Duonan jaron, eble pli longe.

—Ili neniam postlasas adreson?

—Mi kredas ke ne, ĉar ili mem antaŭe ne scias, kiam ili estos en Parizo, en Berlino aŭ en alia urbo.