Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/474

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La pinta tureto elstaras ankoraŭ super la arboj ĉirkaŭantaj la silentan mortintejon, kaj ĝia koko, turniĝanta mil fojojn ĉiutage de nordo al nordokcidento, de nordokcidento al nordo kaj cetere, ankoraŭ ĉiam klopodas aŭdigi al la Brejanoj sian unutonan grincadon, kiun tamen aŭdas nur la birdo, kiu okaze fariĝis sufiĉe kuraĝa por eksidi sur ĝia kapo, dorso aŭ vosto. La pastrejo same kiel la preĝejo portas la saman grizan koloron, kiun vidis sur ili jam multajn jarojn la malmultaj preterpasantoj. La samaj nestoj, kiujn jam antaŭ multaj printempoj konstruis la birdoj sub la elstarantaj tegmentaj tegoloj, ankoraŭ troviĝas sur la samaj lokoj, ĉar neniu ruinigis ilin. La laboristaj dometoj ĉiuloke semitaj trafe maltrafe kvazaŭ de giganta mano transe de la longfosoj kaj ĉe la bordo de la sablaj vojoj kondukantaj al multaj farmejoj, estas preskaŭ la samaj, kiujn ni vidis antaŭ kvin jaroj, ĉar eble unu ruiniĝis pro malnoveco kaj eble unu nova ĝin anstataŭis, sed kun escepto de tiu ne en la okulojn falanta ŝanĝo ĉio estas ankoraŭ kiel en la tempo, kiam ni forlasis Brejon.

Estas en aŭtuno kaj la oka horo en la vespero. La vetero estas belega, kvankam iom malvarma kiel multfoje en la nordo de la provinco Groningen, post kiam la somero estas pasinta.

La luno, staranta plendiske sur la ĉielo, palhele lumigas sub si la tutan vilaĝeton kaj ĉirkaŭaĵojn. Nur de tempo al tempo sole ŝvebanta nubo por momento ĵetas vastan antaŭen rapidigantan ombron sur la belan domareton, sed tuj poste la arĝenta lumo de la luno disverŝiĝas sur la tutan pejzaĝon. Ĉio estas kvieta kaj silenta. La birdoj jam longe dormas, kaj nur kelkaj strigoj, sidantaj sur la arboj de la mortintejo aŭ sur la preĝeja tegmento, interrompas ĝin per siaj tirtonaj u-krioj. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj dormas, ĉar jam frue la sekvantan