Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/475

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

matenon ili devos leviĝi por eklabori ĉe la farmistoj. Nur la fenestroj de la pastrejo estas lumigitaj, ĉar la pastro ankoraŭ ne kuŝiĝis.

Ni laŭiras la sablan vojon al la dometo de la mutulino. Jam de malproksime ni vidas ĝin konturiĝantan kontraŭ la lumigita ĉielo. Ankaŭ en tiu dometo la loĝantoj ne dormas ankoraŭ, ĉar ankaŭ tie brulas lampo en la ununura ĉambro kaj ĵetas siajn flavajn striojn tra la fenestroj sur la strateton kondukantan de la pordo al la vojeto.

Ni eniras. Post la tablo sidas Rika. La kavetoj de ŝiaj vangoj kaj la brilo de ŝiaj okuloj plibeligas ankoraŭ ŝian vizaĝon. Ŝiaj manoj rapidmove aŭdigas mallaŭtan tik-tak-adon de tri trikiloj, ĉar Rika trikas ŝtrumpojn por sia Moseo.

Moseo sidas inter la fenestro kaj la fajrujo, kie brulas gaja fajro, kaj antaŭ liaj disstarigitaj kruroj li tenas belan violonĉelon, sur kiu li ludas. Rika aŭdas nenion de la belaj tonoj, kiujn li triligas tra la ĉambro; tamen ŝi konscias, ke tiu sur la kordoj moviĝanta arĉo povas ravi tiujn, kiuj estas kapablaj senti per la oreloj.

De tempo al tempo la mutulino ĵetas rigardon al la pordo, sur kies sojlo staras Kóvacs. Li tenas la manojn sur la dorso kaj Rika rimarkas, ke la ludado de Moseo kontentigas lin, ĉar tion ŝi legas sur liaj trajtoj, tion ŝi vidas je la kapmovadoj, kiujn li faras ĉe belaj melodioj de la muziko.

Moseo ludas sian amatan Kol Nidrej de Max Bruch, tiun saman muzikaĵon, kiu logis lin de la subtegmenteja lito, kiam li kiel knabo por la unua fojo aŭdis la violonĉelon de Kóvacs. Li ĝin ludas ĝis la fino kaj Kóvacs[**] diras:

—Brave, Moseo, brave! vi trafis la ĝustan tonon, neniu povas plibonigi vian ludadon, ĝi estas perfekta.