Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/476

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Moseo, kiu nun estas dekokjarulo, la plej bela junulo de la tuta ĉirkaŭaĵo, modeste ripozigas la arĉon kaj diras:

—Mi tamen timos ludi ĝin por la publiko.

—Kompreneble; komence ĉiu iom timas, sed baldaŭ oni kutimas, fine eĉ la ludanto jam ne plu atentas la publikon, ĉar tiam li ludas nur kvazaŭ por si mem, forgesante, ke antaŭ li sidas aŭdantaro.

Moseo ne respondas; tuŝetante per la fingroj kelkajn kordojn, li ludas antaŭludadon de alia verko kaj denove la maljuna artisto aŭskultas, kaj Rika, ekzamenante lian vizaĝon, legas sur liaj trajtoj, ke la ludado al li plaĉas.

—Bonege!—li diras, kiam la juna violonĉelisto finis;—bonege!... mi ne povus ludi tion pli bele kaj pli ĝuste.

La junulo, kiu estas nelacigebla ludanto, daŭrigas sian studadon kaj la instruisto turnas al li la dorson; li malrapide eliras por aŭskulti eksterdome. Tion li faras ofte, precipe kiam la vetero estas bela. Kelkan tempon li restas staranta sur la strateto, rigardante la helan lunon kaj la pentrindan pejzaĝon ĉirkaŭe. Li pensas pri la sorto, kiu tiel strange lokis lin al ĉi tiu trankvila regiono; li pensas pri la jaroj, kiujn li pasigis tie ĉi, instruante la junan troviton, el kiu li faris veran artiston, kvankam la juna "Ido de Orfeo" ankoraŭ ne konscias tion mem. La talentoj de la juna artisto estis montriĝintaj super ĉiuj atendoj, kaj la rezultojn, kiujn li (Kóvacs) akiris post sia kvinjara instruado, estis tiaj, ke laŭ lia opinio neniu en la nuntempa muzikmondo superus lian lernanton. Moseo fariĝis artisto laŭ la vera signifo de tiu vorto, kaj baldaŭ venus la tempo, en kiu la juna violonĉelisto sin montrus antaŭ la publiko, unue por kunlabori en koncertoj por venki sian tro grandan timon, kiun li sentas pro la aŭdantaro, kaj poste kiel sollu-