Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/477

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

danto. Kóvacs jam estas korespondinta kun la orkestrestro de "Harmonio" en Groningen, sub kies gvidado la junulo baldaŭ komencus sian publikan muzikokarieron. Kóvacs, kiu estas certa, ke Moseo estos la plej lerta el ĉiuj membroj de la orkestro, jam antaŭe ĝuas la plezuregon, ke la junulo kiel astro brilos inter ĉiuj artistoj, kaj ke Moseo fine, kiam li aperos kiel solludanto, estos sama famulo, kia li estis mem antaŭ ol tiu terura malsano lin atakis. Revante pri ĉio tio ĉi, li forgesas pri sia malfeliĉo, ĉar lin kontentigas la penso, ke liaj lastaj jaroj ne estas pasintaj senfrukte; la celo, por kiu li estas travivinta siajn lastajn jarojn, estas trafita, li mem ne povos plu ravi la mondon per sia muziko, sed lin anstataŭos lia lernanto. Dum sia revado li malproksimiĝis tiom de la dometo, ke li ne plu aŭdas la ludadon de la junulo. Sed li ĝin aŭdas image tiel kiel ĝi sonis dum la solludado, kaj dum rideto kuras sur la vizaĝtrajtoj de Kóvacs, li marŝetas plue, ĉiam plue sur la sabla vojeto al Brej.

Kutime li neniam promenas sola, ĉar tion toleras nek Rika, nek Moseo. Ili scias, ke tiu terura malsano ĉiuloke kaj ĉiuminute povas refoje lin ataki, kaj en tiaj cirkonstancoj ili volas esti tuj apud li por eviti eventualajn malfeliĉaĵojn, kiuj daŭre minacadas apopleksiulon. Ili tamen kredas nun, ke li estas ankoraŭ proksime de la pordo, aŭskultante la ludadon, kaj tute ne maltrankviliĝas, tiom pli, ĉar la atakoj de la malsano revenis nur tre malofte en la lastaj jaroj.

Moseo ludas plue, Rika trikas plue kaj Kóvacs kviete promenas plue, revante kaj daŭrigante sian vojon al la domareto, kuŝanta tie antaŭ li en la argenta lumo de la luno.

Jen supre ekaperas refoje ŝvebpendanta nubego; ĝia granda ombro kiel nigra inkmakulo glitrapidas sur la