Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/478

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tero, malaperigante sinsekve por mallonga momenteto arbojn, dometojn kaj parton de la vojo. Rapide ĝi alproksimiĝas, iras trans la revantan artiston kaj tuj poste ĝi estas jam malproksime..., sed kie sin trovas Kóvacs?... Ŝajnas, kvazaŭ tiu granda nigra makulo lin forbalais[**] de la vojo, kaj kvazaŭ ĝi forprenis lin kun si per unu rapida ekkapto. La sabla vojo kuŝas tie tute kiel antaŭ unu sekundo, sed la artisto malaperis.

Dume Moseo daŭrigas ludadi kaj fantaziadi, kaj la mutulino trikadas, ĝis kiam ŝiaj fingroj laciĝas; tiam forigante la duone trikitan ŝtrumpon, ŝi subite estas kaptata de la penso, ke "la sinjoro" ne revenis, kaj ke pasis longa tempo post lia foriro. Rapidmove ŝi ekstaras kaj eligas ekkrion por altiri al si la atenton de la junulo. Li interrompas sian ludadon kaj rigardas al la virino, kiu faras gestojn per manoj kaj buŝo. Moseo tuj komprenas, metas la violonĉelon flanken kaj eliras la ĉambron.

Kóvacs ne staras en la koridoro, nek sur la strateto, nek estas videbla sur la sabla vojo transe de la longfoso, kaj la junulo reiras hejmen por komuniki, ke la onklo (li jam longe nomis Kóvacson sia onklo) estas for; sed li ne bezonas tion komuniki, ĉar la mutulino jam estas sur la strateto. Moseo, timante ke malfeliĉaĵo trafis la artiston, rigardas ĉiuloken, kion kutime oni faras, kiam oni serĉas; sed nenie li ekvidas la onklon. Li ekpaliĝas, kaj lia koro ekbatas.....; neniam la onklo tutsola promenas, ĉiam lin akompanas Moseo, kaj nun en ĉi tiu vespero li ekpromenis sen la junulo. Moseo ekkuras sur la sablovojon, ekzamene esploras, sed la onklo restas for. Moseo kuras en la direkto al la farmejo de Klomp, sed baldaŭ revenas. La mutulino kuris en la direkto al Brej, sed ankaŭ ŝi revenas post momento kaj renkontas la junulon apud sia dometo,