Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/48

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ĉu vi jam longe loĝas sur la Insulo?

—Mi ne scias, neniam ekpensis pri tio.

—Kiom da jaroj vi havas?

—Kiom da jaroj? ... Patrino neniam ĝin diris.

—Kaj la patro? ... Ĉu li neniam diris tion?

—Li preskaŭ neniam diras ion al mi..., nur se mi demandas.

—Ĉu vere ili estas viaj gepatroj?— li diris post momento, rigardante min kun atento.

—Kial ili ne estus?

—Ĉar vi estas tiel bela knabo, kaj ĉar vi tute ne estas simila al via patro, nek al via patrino.

—Ĉu ili do ne estas belaj? ... Kaj "li" havas tiel belajn mentonharojn.

Johano ridis.

—Mi eble diris sensencaĵon, demandante, ĉu ili estas viaj gepatroj—, li diris tiam. —Vi nepre devas esti tia, ĉar vi ja naskiĝis ĉi tie.— La lastan frazon li eldiris laŭ duone demanda tono, kaj li daŭrigis:

—Ĉu vi memoras ĉion pri via plej juna aĝo? Kiel vi venis sur ĉi tiun insulon?— li diris, refoje rigardante min atente.

—Per si mem—, mi respondis, post kio li ridis laŭte.

—Vi estas vera naivulo!— li diris, —kaj bona knabo, vi ja ebenigos al vi la vojon tra la mondo. Sed diru al mi, kiel estas via nomo?

—Mia nomo? ... Mia patrino nomas min ĉiam "knabo"—, mi respondis.

—Kaj via patro?

—Mi ja diris, ke li preskaŭ neniam parolas al mi, sed kiam li parolas pri mi al la patrino, tiam li min nomas "li".

Mi rigardis Johanon kaj mi ŝajnis, ke stranga ŝanĝo subite fariĝis en la ridetantaj trajtoj de la maristo, li