Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/480

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La junulo parolis nerveme, kaj la bonkora pastro tuj konjektas, ke io ne estas en ordo.

—Onklo!?... Ne, Moseo, li ne estas ĉe mi, kaj ne estis.

Rika, kiu havas penetrantajn okulojn, legas la respondon sur la buŝo de la pastro. Ŝi komprenas, eligas raŭkan ekkrion kvazaŭ por paroli; tiam ŝi faras movojn per la brakoj, kiuj diras, ke onklo malaperis kaj estas for.

—Jam longe?—demandas la pastro.

—Li ekpromenis ĉirkaŭe je la oka; mi estis ludanta, sed mi pensis, ke li staras eksterdome por aŭskultadi, kiel kelkfoje li faras. Li tamen forrestis longe, kaj ni maltrankviliĝis; ni do eliris kune por lin serĉi. Ni serĉis ĉiuloke, laŭ ĉiuj vojoj kaj en ĉiuj longfosoj, sed nenie lin trovis. Ni timas, ke malfeliĉaĵo lin trafis.

—Kiam vi estis hejme la lastan fojon?

—Antaŭ du horoj ĉirkaŭe.

—Eble li rehejmigis en tiuj du horoj.

—Mi kredas ke ne, pastro—, respondas Moseo, kaj lia voĉo tremetadas,—mi tre maltrankviliĝis, mi timas, ke refoja atako lin ektrafis.

La pastro pripensas... Kion fari!?... Volonte li akompanus Moseon kaj Rikan por denove serĉadi, sed li estas tiel miopa, ke lia helpo estos sen valoro. Fine li diras:

—Mi iros kun vi al via domo; povas ja esti, ke li jam rehejmiĝis.

Moseo ellasas profundan malesperan ĝemon; li antaŭsentas ion teruran, fine li diras:

—Jes, ni reiru hejmen, povas esti, ke onklo revenis tien kaj ke li malkvietiĝas pro ni.

La pastro, vestita per la longa ĉambra jako kaj surhavanta sian veluran ĉapon, sekvas Moseon kaj Rikan, kaj triope, la pastro en la mezo, ili iras laŭ la sabla