Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/481

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vojeto al la loĝejo de la mutulino. Senparole ili eniras... paŝante mallaŭte pro la mistera timo, kiu premas la koron de ĉiu. Morta silento regas ĉie... Kóvacs ne estas en la dometo.

Rika altigas la manojn en malespero kaj refoje ŝiaj raŭkaj krioj interrompas la silenton. Ŝi restas staranta momenton meze de la ĉambro, ne sciante kion fari; ŝi rigardas sur la liton, sed ankaŭ tie ne estas Kóvacs. Ŝi svingadas la brakojn, iras tien kaj reen, supreniras la ŝtuparon en la koridoro por esplori, ĉu li eble estas sur la subtegmentejo, sed vane, ankaŭ tie li ne estas. Ŝi revenas en la ĉambron, eksidas, refoje ekstaras, iras ĉiuloken en la domo, ĉirkaŭiras ĝin, sed ĉiu serĉado restas sen rezultoj. Kóvacs estas malaperinta.

Moseo kaj la pastro, kiuj pli bone povas estri sian maltrankvilon, sidas kune ĉe la fajrujo kaj silentas, dum ĉiu enpense diras al si, ke la artisto neniam revenos viva.

Kaj dum la muta virino senlace daŭrigas sian serĉadon en la domo kaj poste ekstere, kaj Moseo kaj la pastro atendas ĉe la fajrujo, pasas kaj pasas horo post horo... Pasas la unua... la dua... la tria... la kvara horo, kaj ankoraŭ ĉiam oni atendas la revenon de Kóvacs.

La luno, kiu jam ekpaliĝis pro la alproksimiĝanta tagiĝo, staras malproksime sur la ĉielo kaj kvazaŭ mokridante rigardas malsupren al la serĉanta virino; sed ŝi ne rimarkas tion, ŝi daŭrigas sian iradon, ĵetante flanken nubeton post nubeto da sablo per siaj pezaj lignaj ŝuoj. Fine ŝi rehejmiĝas, pala kiel la morto; ankaŭ ŝi antaŭsentas, ke li neniam revenos viva, kaj ke io terura okazis kun li. Ŝi lasas sin fali sur seĝon, svingadas momenton la brakojn kvazaŭ por diri: Ĉiu espero perdiĝis! Tiam eligante sian lastan ekkrion de malespero, ŝi restas sidanta sen movo, rigardante antaŭ sin kiel statuo.