Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/482

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Refoje pasas kelkaj horoj, la luno malaperas iom post iom kaj la suno estas leviĝanta; la birdoj ekvekiĝas, ekkantas, la laboristoj forlasas siajn dometojn por iri al la laboro sur la kampoj, kaj la leterportisto (estas nur unu leterportisto en Warfum, kiu regule je la sepa horo en la mateno komencas sian disportadon en Brej) alproksimiĝas sur la sabla vojeto. Tion li faras ĉiumatene por alporti la gazeton al la farmejo de Klomp. Tiun gazeton kun du leteroj li portas en la mano. Mezvoje de Brej al la farmejo li subite ekhaltas. Ĉe lia dekstra flanko la verdaĵo kaj la alta nefalĉita herbo sur la longfos-deklivo kuŝas platigita en la direkto al la akvo. Ŝajnas kvazaŭ hundo estis tie por persekuti leporon, sovaĝan anason aŭ perdrikon. La leterportisto alpaŝas al la herbo por rigardi pli atente kaj jen antaŭ li sur la deklivo elstaras el la akvo du pantalone kovritaj kruroj kaj du piedoj. Ili elstaras supren el la akvo de la genuoj ĝis la ŝuplandoj. Ĉio cetera kuŝas en la longfoso sub la akvo.

La leterportisto terurita metas la ĵurnalon kaj la leterojn en la letersakon pendantan ĉe lia flanko kaj flustras:

—Sankta Dio, kio estas tio?

Li sin klinas kaj rigardas ankoraŭ pli atente, preskaŭ ne kuraĝante tuŝi la elstarantajn piedojn, kiuj apartenas al viro, kies brusto kaj kapo kuŝas tie sub la akvo. Li tamen ektuŝas la ŝuojn, altiris al si la piedojn, sed ili estas tiel rigidaj, ke nur kun peno li povas ekmovi ilin. Kiu do dronis?... Lia rigardo estas alforĝita sur la piedoj kaj la plandoj de la ŝuoj, kaj li klopodas solvi la enigmon. Fine li kredas scii, al kiu apartenas tiuj kruroj, kaj tirante al si per ĉiuj siaj fortoj la malfeliĉulon, li post momento trenas el la akvo la kadavron de Kóvacs. La kapo de la droninto estas tute nigra pro la grasa ŝlima koto de la longfosa fundo. Tamen