Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/483

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la akvo, fluanta el la vestoj, forglitigas parton de la malpuraĵo, kaj la trajtoj de la mortinta artisto iom post iom ekaperas.

La leterportisto eltiras sian poŝtukon, malsekigas ĝin per akvo kaj purigas la vizaĝon, la harojn kaj la barbon de la senviva viro. Tiam li kuras al la dometo de la mutulino kaj ĝin eniras.

Rika, Moseo kaj la pastro tuj ekstaras ĉe lia alveno, ĉar ili legis sur lia vizaĝo, ke li venas kun teruriga sciigo pri la malaperinto.

—Ĉu vi lin trovis?—demandas la pastro kun retenita spiro.

La leterportisto kapjesas, etendante la manon en la direkto, kie kuŝas la droninto; tiam ne parolante unu vorton, li kuras returnen al la montrita loko, kaj lin sekvas la tri aliaj.


Klomp, kiu ĉiumatene jam frue faras la rondiradon sur siaj kampoj por ekzameni, ĉu ĉio marŝas bone, kaj ĉu la kamparaj laboristoj diligente laboras, eksaltas trans longfoson, trairas per siaj malgraciaj kruroj kelkajn kampojn kaj jen je centkelkaj metroj da distanco li ekvidas tri homojn, kiuj sin klinas super io kuŝanta en la herbo flanke de la sabla vojo. Scivola, kvieta kaj kun la manoj en la poŝoj de la pantalono li aliras tien. Kaj atinginte la tri homojn, li kviete ekhaltas...

Antaŭ li inter la pastro, la leterportisto kaj Moseo kuŝas la kadavro de Kóvacs, kaj la mutulino, eligante laŭtajn ekkriojn, genufleksis tuj apude, tirante al si la harojn, batante al si la bruston, kvazaŭ ŝi sola estus la kaŭzo de la malfeliĉego, kiu trafis la artiston. Klomp, ankoraŭ kvieta, trankvila kaj senkompata, rigardas dum momento la kadavron, kvazaŭ ĝi estus la kadavro de