Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/484

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

droninta hundo, tiam altigante la ŝultrojn, li diras kun indiferenteco:

—Hm!... dronis, mortis, finita!—kaj sin turnante, li malproksimiĝas, saltas trans la longfoson, trairas refoje siajn kampojn por esplori, ĉu ĉio marŝas bone... kaj malaperas.

Kvaronon da horo poste Kovacs estas portita en la domon de Rika. La leterportisto estas helpinta porti lin tien, sed ekforironte al la farmejo de Klomp, li ekpensas pri tio, ke en lia letersako kuŝas du leteroj, kiuj ne estas adresitaj al la farmisto. Li elprenas kaj enmanigas ilin al Moseo. Ambaŭ estas el la urbo Groningen. Unu, skribita de la orkestrestro de "Harmonio", estas adresita al Kovacs, kaj la alia al Moseo mem.

Neniam Moseo ricevis leteron; kiu povus skribi al li, la trovito? Li tuj malfermas la leteron kaj konsternite montras ĝin al la pastro. Ĝi estas alvoko al la militservado.


Dank' al la bonaj zorgoj de la pastro, la postan tagon en la vespero venas la nigra ĉerko. En la vilaĝoj de Groningen la ĉerkoj estas ĉiam nigraj. La du portantoj lokas ĝin meze de la ĉambro sur la kaheloj, kaj post kiam ili kun helpo de Moseo estas enmetintaj la mortinton, ili foriras flustrante inter si pri la tragika maniero, en kiu mortis la artisto, kaj lasis la mutulinon kaj Moseon solaj.

La junulo ne komprenigis ankoraŭ al sia adoptintino, ke li post du semajnoj devos forlasi ŝin pro la milita servado. Li intence prokrastis tiun sciigon, timante, ke lia foriro kaj la subita morto de Kovacs estus tro grandaj batoj por la virino en unu fojo.