Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/485

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Silentante li nun sidas ĉe la fenestro kaj rigardas eksteren aŭ iras eksterdomen por stari sur la strateto aŭ sur la sabla vojo. Tiel malĝoje pasas por li la tri tagoj antaŭ la enterigo de Kovacs. Rika kontraŭe restas hejme. Kun premitaj lipoj, kaj ŝajne kvieta kaj kun rezignacio ŝi sidas tie tiujn tri tagojn, nur ekstarante por prepari manĝaĵojn kaj rigardas preskaŭ sen interrompo la ĉerkon. Strangaj pensadoj amasiĝas en ŝia cerbo.

Kiam ŝi estis juna knabino, kelkaj el ŝiaj gefratoj kaj poste la gepatroj mortis. Ankaŭ ilin ĉiujn oni metis en tian nigran keston. Si pensas pri tiu misteraĵo. Ŝi konscias instinkte, ke por ĉiuj enĉerkigitoj ĉi tiu surtera vivo finiĝis. Ĉu tiuj senmove kuŝantaj homoj sonĝos tiam eternan sonĝon? Kiam ŝi sonĝas, tiam ankaŭ ŝi kuŝas sen movo, sed post la sonĝo ŝi ĉiam ekvekiĝis por fari sian kutiman laboron. Ŝi spertis tamen, ke enĉerkigitoj jam neniam revekiĝas, sed restas en la nigra kesto, kaj ke homoj venas por forporti ilin al profunda truo en la tero tuj apud tiu griza konstruaĵo, kie loĝas la blankbarbulo... Kial oni enterigas ilin?... Ĉu ili ne sentas tion?... Ĉu ili ankoraŭ sonĝos en tiu profunda truo?... Ho, tion ŝi volonte ekscius, ĉar ŝi mem ankaŭ kuŝos tie baldaŭ aŭ post longa tempo; ŝi spertis, ke neniu scias antaŭe, kiam venos tiu tempo... Ĉu aliaj homoj scias tion, kio poste okazos?... Ili sendube scias pri tio, ĉar ĝi estas nur mistero por ŝi, kiu ne kapablas senti kaj ekscii per la oreloj... Kial ŝi ne posedas tian kapablon?... Ho, se ŝi posedus gin, tiam oni povus komprenigi al ŝi pri ĉio, kio okazos post ĉi tiu surtera vivo... Ŝi pensas, ke post ĉi tiu vivo okazos io stranga, ĉar ĉiuj mortintoj estas bele kaj blanke vestataj, kaj kun zorgo kaj ceremonio oni forportas ilin al tiu ripozejo... Sur kelkajn oni metas pezajn ŝtonojn kun ĉizitaj literoj, sur aliajn oni starigas nigrajn tabulojn kun blankaj sur-