Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/486

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

skriboj, sur aliajn oni konstruas terajn tegmentformajn montetojn, kiujn oni poste forigas; sed la pezaj ŝtonoj kaj la starantaj tabuloj ĉiam restas... Kial ekzistas tiu diferenco? Ho, kial ŝi ne estas kiel la aliaj homoj, tiam ŝi ja tion scius... Kion oni metos aŭ starigos sur la truon, en kiu ripozos la kesto de tiu ĉi viro, kiu estis tiel bona al Moseo?... Kion li preferus?... Ho, se ŝi nur scius, tiam ŝi aĉetus ĝin por li... Iam venos la tempo, kiam ankaŭ Moseo estos portata al tiu ripozejo... Ĉu tio daŭros ankoraŭ longe?... Ĉu tio okazus, dum ŝi loĝas ankoraŭ en sia dometo? Ho, ke ŝi mem estu portata tien unua, ĉar ŝi ne povas toleri eĉ la ekpenson, ke oni metos ŝian knabon en tian keston... Ho, kial ŝi do scias nenion, kial do ŝi ne estas kiel aliaj homoj?... Feliĉe, Moseo estas sana kaj li amas ŝin tiom, ke li ĉiam restos ĉe ŝi kaj neniam foriros malproksimen kiel kelkfoje aliaj knaboj foriras... Jes, li restos sendube... Sed kiu donos al ŝi monon por aĉeti vestojn kaj cetere, ĉar la viro, kiu ĉiam donis ĝin, jam ne faros tion estonte... Nu, ŝi ja povos denove labori kiel antaŭe..., sed ne ĉe Klomp..., eble ĉe la blankbarbulo...

Dum ŝi tiel revis jam du tagojn kaj du noktojn ĉe la ĉerko de Kovacs pri multaj al ŝi misterplenaj aferoj, ŝia kapo ekturniĝas. Neniam ŝi revis tiel longe kaj tiel multe kiel nun. Ŝi interfingrigas la manojn kaj penas forigi ĉiujn pensojn por tute jam ne revadi. Ŝi fermas la okulojn kaj fine pro laceco ekdormas flanke de la ĉerko.