Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/49

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dum momento fikse rigardis min, tiam deturnante la okulojn de la miaj, li pripensadis kaj aspektis, kvazaŭ io ekĝenus lin. Estante jam intima kun li, mi fine kuraĝis interrompi lian revadon kaj mi demandis:

—Pri kio vi pensas?

—Pri vi, mia knabo.

—Pri mi!?

—Jes; io mistera sin kaŝas sub tio, ke la gepatroj tiel malzorgas vin.

—Ĉu ili ne estas sufiĉe bonaj al mi?

—Jes, sed kial vi lernis ankoraŭ nenion? Kial vi neniam iras vilaĝon? Kial...— Li ekhaltis kaj subite diris:

—Aŭskultu, knabo; ne diru al viaj gepatroj ke mi parolis al vi pri tiuj aferoj, kiuj ja ne devas tuŝi min. Krom tio, mi sendube trompis min.

—En kio?— mi demandis kun surprizo.

—Ne demandu. Poste ili memkompreneble prizorgos vian edukadon, tio estas nun eble tro malfacila sur ĉi tiu insulo, kaj eble mankas al ili la mono por irigi vin al la vilaĝo, por ke vi povu vizitadi lernejon.

—Mi ne scias—, mi diris.

Johano refoje meditis momenton kaj dum li karesis la kapon de mia hundo, kiu same kiel mi jam amikiĝis kun li, mi demandis:

—Ĉu vi restos ĉe ni tutan monaton?

—Jes.

—Kaj post la monato?

—Tiam mi iros Londonon al la ŝipanaro, kiu nun kredas min droninta; sed feliĉe mi ne dronis; mi naĝis al via insulo, kie mi vidis vin sidantan sur la sablo kaj rigardantan min, kvazaŭ mi estus la plej stranga kaj la plej teruriga besto, kiu iam staris antaŭ vi.

—Mi kredis vin hommanĝanto.