Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/491

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tria Ĉapitro

La kunveno en "La Sep Preĝejoj de Romo" — La barilo pro la diferenco de niaj lingvoj — La taglibro de mia patrino — Kiel nia kunveno estis interrompata kaj de kiuj — La taglibro redaktita en Esperanto kaj ĝia enhavo — Kelka lumo sur niaj naskiĝolokoj — La intenco de la kamentubo-purigisto.

La postan matenon je la deka horo ni ĉiuj estis kune en "La Sep Preĝejoj de Romo". Mi deziris, ke ni ne estu ĝenataj, tial mi estis dirinta al la kelnero, ke neniu dum nia kunveno interrompu niajn priparolojn, okazontajn en aparta saloneto de la hotelo.

La priparoloj tamen marŝis malbone pro la diferenco de la lingvoj, en kiuj ni esprimis nin. La pianisto parolis nur germane kaj pole, la violonĉelisto nur holande kaj mi ruse, ĉar aliajn lingvojn mi studadis ĝis nun nesufiĉe, kaj mi tute ne kapablis esprimi min sufiĉe klare por la celo, kiu nin kunvenigis. Ni do antaŭvidis, ke ni povus priparoli nur tre malmulte, tiom pli, ĉar Maksimo Bjelski povis traduki nur en la germanan el la rusa kaj male, sed ne en la holandan lingvon, ĉar tiu lingvo estis al li preskaŭ tute fremda. Ni sekve sidis kune, sed ĉiu el ni baldaŭ sciis, ke la rezultoj estus malmultaj.

Maksimo unue rakontis detale en la germana lingvo pri miaj aventuroj kaj la pianisto komprenis lin bone, sed la violonĉelisto ĉeestis kvazaŭ surdmutulo. Poste la pianisto rakontis germane ĉion, kio okazis al li dum lia juneco ĝis nun, kaj Maksimo tradukis tion al mi, sed