Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/492

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

refoje la violonĉelisto ne povis kompreni tion kaj li mem ne estis kapabla rakonti, kion li tiel volonte rakontus, ĉar nur mi komprenis lin, sed mi ne povis respondi al li en la holanda lingvo, kiun mi, kiel la leganto memoras, povis kompreni, sed ne paroli. La pianisto fine metis kajeron sur la tablon kaj diris germane al Maksimo Bjelski:

—Jen taglibro, kiun postlasis al mi mia patrino. Eble ĝiaj pagoj disverŝos iom da lumo sur la enigmon, kiun ni ĉiuj klopodas solvi, sed ĝis nun mi neniam renkontis personon, kiu kapablis legi la lingvon, en kiu skribis mia patrino. Mi montris la skribaĵon al famaj profesoroj kaj lingvistoj, sed ĉiuj altigis la ŝultrojn; neniu povis legi ĝin.

Maksimo malfermis la kajeron, sed kvankam li studadis multajn lingvojn, tiu, kiun estis uzinta mia patrino por redakti sian taglibron, estis al li tute fremda. Kion fari? Jen ni sidis kune, priparolante jam dum du horoj kaj ni sciis preskaŭ neniom pli multe ol ĉe la komenciĝo de nia kunveno. Ni tamen estis konvinkiĝintaj, ke ni estas fratoj. Kelkfoje du aŭ eĉ tri homoj povas simili unu la alian reciproke, sed nia simileco estis tiel trafa kaj karakteriza, ke tio ne povus esti hazarda cirkonstanco. Krom tio, ni ĉiuj estis artistoj, ni ĉiuj estis kvazaŭ la idoj de la sama Dio Orfeo; ni nepre devus esti fratoj, filoj de la samaj gepatroj. Sed kiuj estis tiuj gepatroj? Kiel ili estis loĝintaj, kiel estis iliaj nomoj?... Ĉu ili vivis ankoraŭ? La pianisto jam estis rakontinta pri la morto de la siaj, sed ĉu tiu cirka akrobato vere estis lia patro? Ĉu tiu virino, kiun li ĉiam konsideris kiel sian patrinon, ĉu si vere estis lia patrino? Nur la taglibro povus doni lumon, sed neniu ĝis nun kapablis legi ĝin.

Ni ĉiuj rigardis la kajeron kuŝantan antaŭ Maksimo,