Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/493

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ni eksilentis pripensante, kiamaniere trovi instruitulon, kiu povus deĉifri la manuskripton, kiam subite en la koridoro alproksimiĝis bruo de paŝoj kaj voĉoj. La pordo de nia saloneto malfermiĝis kaj eniris la kelnero, kiu diris:

—Sinjoroj, pardonu al mi, ke mi vin ĝenas; sed jen estas du viroj, kiuj deziras paroli tuj kun sinjoro Jafet Romeskaŭ.

Mi ekstaris.

—Du viroj?—mi demandis.

—Jes sinjoro, du kamentubo-purigistoj.

—Kamentubo-purigistoj!?... Kion ili povas havi por diri al mi?

—Mi ne scias, sinjoro; mi jam diris al ili, ke vi akceptos neniun en ĉi tiu momento, sed ili rifuzis foriri, pretendante, ke ili venas pro tre gravaj aferoj.

—Nu, enirigu ilin.

La kelnero eliris kaj tuj poste eniris la du kamentubo-purigistoj. Unu el la viroj estis eksterordinare longa kaj la alia eksterordinare mallonga. Tion oni multfoje vidas ĉe tiaj viroj, ĉar preskaŭ ĉiam kamentuba purigisto estas akompanata de knabo. Ĉi tiu mallonga viro tamen ne estis knabo, sed plenkreska viro. Estis klare videble, ke ili ankoraŭ ne estis laborintaj tiun matenon, ĉar iliaj vestoj estis blankaj kaj puraj kiel neĝo. Kapuĉoj kovris iliajn kapojn, ŝnurvolvaĵoj pendis sur iliaj brakoj kaj malplena sako pendis sur ilia dorso.

Neesprimebla estis mia surprizo rekoni en la du nove-venintoj miajn amikojn Johano kaj Ivan. Iliaflanke ilia surprizo ne estis pli malgranda ol la mia. La longa maristo (nun purigisto de kamentuboj), kiam li eniris kun sia malgranda kolego-purigisto, unue sin prezentis al ni kun sia kutima rideto sur la lipoj, kiu tamen subite malaperis por ŝanĝiĝi en esprimon de ĝojo. Ankaŭ la