Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/495

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Mi?—li diris, eksidante kun Ivan.

—Jes, ĉar vi sola scias, kie mi naskiĝis, kaj kiu estas mia vera nomo.

—Mi povas nur parte kontentigi vian deziron, mia amiko—, li diris,—ĉar pri via bapta nomo mi scias absolute nenion. Sur la Insulo oni vin nomis „knabo"; mi tamen scias, ke la nomo de via patro estas Smit kaj ke la insulo, kie ni tiel agrable konatiĝis, sin nomas Rottumeroog.

—Rottumeroog!?... Kie do kuŝas tiu insulo?

—Norde de Warfum en la provinco Groningen.

—Sekve mi estas Holandano?

—Almenaŭ se tiuj insulanoj estas viaj gepatroj, pri kio mi tamen dubas—. Li ridetis mistere kaj estis parolanta plue, sed mi lin interrompis:

—Kial vi dubas pri tio?

—Unue, ĉar ili tute ne kondutis al vi kiel gepatroj; due, ĉar vi tute ne estas simila nek je tiu viro, nek je tiu virino. Ili ambaŭ havas bluajn okulojn, verajn kvazaŭ porcelanajn germanajn okulojn kaj blondajn harojn... se mi bone memoras. Vi kontraŭe havas bluajn, preskaŭ nigrajn okulojn kaj samkolorajn harojn, due via vizaĝkoloro montras, ke vi ne apartenas al la germana raso; mi ĉiam konsideris vin kiel hungaron, aŭ, ne ofendiĝu, kiel turkon.

—Mi same ofte pensis, ke ili ne estas miaj gepatroj, sed, se ili vivas ankoraŭ, ni povos esplori tion ankoraŭ nun.

—Ni esploros—, li diris; tiam sin turnante al la violonĉelisto, li diris plue holande:

—Mi ekaŭdis, ke vi estas holandano, almenaŭ ke oni konsideras vin tia. Kie vi naskigis?

—Mi ne scias.

—Ĉu vi ne scias tion?

—Ne; mi estas trovito.