Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/498

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Vi tamen ne prunteprenis de mi. Ni sekve estas kvitaj; krom tio, mi akceptos nenion, se mi mem povas perlabori, mian ĉiutagan panon,... tia estas mia karaktero.

—Sed rakontu do fojon, kiel vi perdis vian monon, ĉar sendube vi jam ne posedas ĝin.

—Monon mi ne posedas plu, kaj mi ne deziras posedi ĝin. Sed mi kontentigos vian deziron—, kaj tenante la manojn en la poŝoj, la krurojn rekte etenditaj antaŭ si, kaj dum Ivan kelkfoje grimacridis kaj strabe rigardis al la longa filozofo, ci tiu ekrakontis:

—Vi devas scii, ke mi kiel filozofo ĉiam agas laŭ cirkonstancoj, kiuj ajn ili estas, kaj ke ĉiam mi kuiras miajn pizojn pensante, ke ĉiam ĉio finiĝos bone... Kiam mi posedis monon, mi vivis kiel granda sinjoro kaj pasigadis mian tempon promenante, legante kaj amuzante min. Kiam mi jam ne posedas monon, nu, tiam mi laboras. Mi jam estis aktoro, kelnero, maristo, reklamilo, frenezul-flegisto kaj tiel plu. Nun mi estas purigisto de kamentuboj kaj ĉiam, sub ĉiuj cirkonstancoj mi laboradis kontente kaj feliĉe... Estante reklamilo, mi hazarde (eble tio ne okazis hazarde, sed laŭ destino de la sorto) gajnis la grandan premion de la Scheveningena ekspozicio, kaj ĉar tiam Ivan estis mia kolego-reklamilo, ni duope eniris la mondon kiel eminentaj sinjoroj, por serĉi nian amiketon Jafet. La hazardo (aŭ eble la destino) volis tamen, ke ni ne trovis lin, sed lian duplikaton Stanislas Mareau, kiu tiam loĝis en Posen en nebonaj cirkonstancoj. Mia mono tamen ebligis al mi helpi lin, tiel ke li povis daŭrigi kaj fini sian studadon. Forirante el Posen, ni iris Patersburgon por serĉi Jafeton, sed ho ve!... li estis malaperinta, kaj kien ajn ni vojaĝis por lin trovi, ĉio estis vana. Ni pasigis kelkajn monatojn en multaj grandaj urboj en kaj ekster Rusujo. Ĉie ni informiĝis pri nia amiketo, ĉie mi portis mian belan