Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/501

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ĉi tiu taglibro estas skribita en la artefarita lingvo Esperanto.

—Esperanto!?—mi ekkriis;—kaj vi studadis tiun lingvon?

—Kompreneble mi ĝin studadis; eĉ Leibniz, kiu estis granda filozofo, sin okupadis pri la ideo de artefarita lingvo... La aŭtoro de Esperanto estas Zamenhof, kaj lia lingvo aperis en 1887-a; sendube la verkinto de ĉi tiu taglibro studadis Esperanton kelkajn monatojn post ĝia apero.

Johano foliumis la kajeron, Maksimo Bjelski denove frotadis al si la manojn kaj la pianisto, la violonĉelisto kaj mi atendis kun malpacienco, kion estis legonta tiu mistera purigisto de kamentuboj, kiu kvazaŭ bona feo ĉiam aperis sur niaj vojoj, kaj kiu nun eble malkovrus al ni la sekreton, kiu ĝis nun al ni estis nesolvebla. Li eklegis kaj tradukis holanden kaj germanen tiujn frazojn, kiuj por ĉi tiu tempo pleje nin interesis. Multaj el tiuj frazoj estis substrekitaj de la aŭtorino.— — — —

Belgrado, 18-an de Marto 1889-a—Estas hodiaŭ mia 14-a naskiĝa tago, kaj mia guvernistino donacis al mi ĉi tiun taglibron, por ke mi enskribu ĉiujn okazontajn specialecojn de mia vivo. La guvernistino konsilis al mi redakti mian taglibron en Esperanto. Tiun lingvon ŝi instruas al mi. Kion mi enskribos hodiaŭ?... Ni havos vizitantojn, kiuj venos por gratuli.— — — — — — —

Belgrado, 30-an de Marto 1890-a—Mi ĵus venis de koncerto, kie la violonĉelisto Kóvacs solludis. Lia ludado estis admirinda.— — — — — — — — —