Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/504

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke li venis pro mi. Mia patrino riproĉis min, ĉar mi tro multe okupis min pri violonĉelisto.— — — — —

Belgrado, la 12-an de Marto 1895-a—Mi ricevis leteron de Kóvacs. Li deziras paroli kun mi kaj petas rendevuon. Mi respondas lian peton.— —

Belgrado, la 14-an de Marto 1895-a—Mi parolis kun Kóvacs; li konfesis al mi sian amon. Miaj gepatroj ne konsentos, ke ilia filino fianĉigos kun artisto.— —

Belgrado, la 16-an de Marto 1895-a—Kóvacs refoje vizitis nin. Li petis mian manon, sed ricevis rifuzan respondon de mia patro.— — — — — — — — — — —

Belgrado, la 30-an de Marto 1895-a—Mi forkuros morgaŭ kun Kóvacs kaj ni geedziĝos sekrete en la pregejo.— — —

Parizo, la 2-an de Februaro 1896-a—Al ni naskiĝis tri filoj (trinaskitoj). Iliaj nomoj estas: David, Hugo kaj Stanislas.

Johano ekhaltis legi dirante:—Jen ni havas!... Vi estos tiuj tri knabetoj. Pri Stanislas jam ne ekzistas ia dubo... Mi legos plue:

— —Ili estas tre belaj kaj sanaj... Mi sentas min bone; ni estas feliĉegaj kun nia triobla trezoro— — — — — — — —

Parizo, la 10-an de Februaro 1896-a—Kóvacs donis koncerton en la granda opera teatro kaj havis grandegan sukceson. Li perlaboras multan monon.