Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/505

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Parizo, la 20-an de Februaro 1896-a—Mi skribis leteron al miaj gepatroj pri la naskiĝo de niaj infanoj.—Kóvacs refoje donis koncerton kun ĉiam pli grandiganta sukceso— — — — —

Parizo, la 1-an de Marto 1896-a—Miaj gepatroj ne respondis ankoraŭ.—Ili neniam pardonos al mi mian mezaliancon, kiun mi tamen ne bedaŭras, ĉar mi amas mian edzon kaj ni estas feliĉaj.—

Parizo, la 3-an de Aprilo 1896-a—Kóvacs malaperis kun du el la trinaskitoj kaj lasis min kun Stanislas.

Parizo, la 4-an de Majo 1896-a—Mi estas malesperanta. Mia edzo ne revenis.— Kien li iris?—Kial li min forlasis?— Ĉu li foriris kun amatino?—Ho, tion mi neniam kredos.—La gazetoj lokigis artikolojn pri tiu misterplena malapero.

Parizo, la 10-an de Majo 1896-a—Kóvacs ankoraŭ ne revenis. Mi ne kuraĝas reveni al miaj gepatroj— — —; feliĉe ke Kóvacs postlasis multe da mono.—Mi ekdecidis resti ankoraŭ unu semajnon en Parizo; eble li revenos al mi.— — —

Parizo, la 30-an de Majo 1896-a—Ĉiuj gazetoj priparolis la subitan malaperon de mia edzo. Kelkaj opinias, ke li forkuris kun amatino, aliaj kontraŭdiras tion, opiniante, ke en tia okazo li ne estus preninta kun si la du infanetojn, kaj ili profundiĝas en ĉiujn supozojn. Tamen Kóvacs ne reaperas, kaj mi ne volas resti pli longe en ĉi tiu urbo.— —