Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/507

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Prago, la 3 an de Junio 1902-a—Mi estas malsana... Kio fariĝos el mia fileto, se mi mortos? Ĉu Mareau zorgos por li?

Prago, la 20-an de Junio 1902-a—Mi sentas, ke mi ne resaniĝos. Mareau promesis, ke li zorgos por Stanislas.

Johano ekhaltis legadi kaj diris:

—Nun ni scias, ke la patrino de Stanislas naskiĝis la 18-an de Marto 1875-a, ke ŝi edziniĝis kun Kóvacs en Marto 1895-a, ke naskiĝis al ŝi tri filoj la 2-an de Februaro 1896-a, ke Kóvacs malaperis la 3-an de Aprilo 1896-a kun David kaj Hugo, kaj ke la patrino malsaniĝis en 1902-a. Per la lasta sciigo la taglibro finiĝas. Verŝajne ŝi mortis tuj poste. Restas al ni scii, kun kiu viro, sin nomanta Kóvacs, edziniĝis via patrino kaj kiel ŝi sin nomas, ĉar ŝian nomon mi ne trovis en la taglibro. Por tion sciigi, ni povas nin letere turni al la pastro de l' preĝejo de Belgrado.

—Sed kiu faros tion, kaj al kiu pastro ni devos turni nin?—mi demandis.

Johano kviete kaj ridetante eltiris el la poŝo libreton kaj respondis:

—Mi tuj diros tion.

Johano, kiu kiel praktika esperantisto portis kun si ĉiuloken la "Oficialan jarlibron de la Universala Esperanto-Asocio", serĉis en la libreto la urbon Belgrado kaj vidis, ke la tiea delegito estas Drag. Andoviviĉ, inĝeniero, 23 Brankova; tiam li diris plue:

—Nun lasu al mi la ceteran aranĝadon kaj la korespondadon pri ĉiuj tiuj familiaj aferoj kaj ĉio finiĝos bone—. Tiam pripensante momenton, li diris:

—Post kiam mi estos forsendinta mian leteron al Belgrado, ni iros kune al Brej, kaj se necese, al tiu