Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/508

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Insuleto por serĉi la pruvojn, ke vi estas fratoj—. Li sin turnis tiam al la violonĉelisto kaj demandis:

—Kiam estos la plej konvena tago por iri al Brej?

—Tio estas tute egala—, diris la Brejano,—ĉar mia patrino kaj la pastro ĉiam estas hejme, kaj ĉiun horon de la tago ili povas akcepti nin.

—Ĉu pastro?

—Jes, li ordigis la aferojn de la mortinta Kóvacs.

—Nu, kiam ni iros?

La Brejano rigardis min demande, kaj mi respondis:

—Estas nun la deka de l' monato, la tutan semajnon ni devos doni koncerton; ni do ne povas iri antaŭ la dek-oka kaj mi proponas elekti la dek-okan por nia vojaĝo.

Johano ekstaris, frapetis Ivanon sur la ŝultron kaj diris:

—Antaŭen, amiko; niaj kamentuboj nin atendas.

Mi ekstaris ankaŭ kaj diris:

—Johano, ĉu vi volas fari al mi plezuron?

—Kompreneble, mia amiko, nur parolu.

—Restu provizore mia gasto kaj jam neniam purigu kamentubojn.

—Kaj Ivan?

—Kia malsaĝa demando! Li restu ankaŭ ĉe ni.