Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/509

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kvara Capitro

La ŝlosiloj — Subita forvojaĝo de Johano al...? kaj lia reveno kun interesa sciigo — Ĉu Kóvacs vere mortis? — Pri frenezulejo kaj flegatoj — Holman — Johano, la eksflegisto faras proponon al la resanigisto de frenezulejo — Refoje la Kol Nidrej de Max Bruch kaj kion ĝi efikas — Vekiĝo el stranga longdaura sonĝo — Patro kaj filoj.

Johano kaj Ivan tiamaniere farigis miaj gastoj. Ili ekhavis apartan ĉambron en "la Sep Preĝejoj de Romo", manĝis kun ni ĉe la sama tablo kaj ĉeestis ĉiujn koncertojn, kiujn ni donis en Kurhaŭs.

La tagon, post kiam Johano nin trovis, li alportis kaj donis al ĉiu el ni dum la tagmanĝado malgrandan libreton. Ili estis ŝlosiloj por studadi Esperanton; la mia estis en la rusa, tiu de Moseo Landman en la holanda kaj tiu de Stanislas Mareau en la pola lingvo.

—Studadu la ŝlosilon—, li diris,—kaj post unu semajno vi jam ne bezonos tradukanton dum via interparolado. Mi eĉ post tiu semajno rakontos al vi en Esperanto novaĵon, kiu tre vin surprizos—, kaj li ridetis tiel mistere, ke ni jam ne dubis pri liaj vortoj.

Kvar tagoj pasis, kaj kiam en la kvina ni kunvenis ĉe la matenmanĝado, ni trovis sur la tablo leteron de Johano, sciiganta, ke li dum du aŭ tri tagoj (tio dependus de cirkonstancoj) ne havos la plezuron manĝi kun ni, kaj ke li dum tiuj tagoj ne povus ĉeesti la koncertojn en Kurhaŭs, ĉar li nepre devos forlasi la urbon pro urĝaj aferoj. Post tiuj du aŭ tri tagoj li esperis