Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/51

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tria Ĉapitro

Mi serĉkolektas ovojn kun filozofo — La nigraj manoj kaj la blankaj — La ĉarpentistedzino de Gaŭda — Filozofo, kiu perdas sian egalpezon — Kial mi ne povis dormi — Por la unua fojo mi ne dormas ĉe bestoj.

Ĉu estas strange, ke mi sonĝis tiun nokton? Mi ŝonĝis, ke nia Insulo ŝanĝiĝis en grandan urbon kaj tiu urbo estis Hamburgo. La herbejo estis malaperinta, kaj ĉiuloke staris multaj malaltaj domoj. Bovinoj kaj kaprinoj iris libere en la stratoj kaj la stratoj estis tiom homplenaj, ke la promenantoj sin interpuŝadis. Meze de ili mi vidis mian longkruran amikon. Li portis la vestojn de mia patro kaj sub lia mentono pendis longaj brunaj haroj, kiujn mi tre admiris. Li parolis al si mem kaj fine rimarkante min, li ekkaptis mian manon kaj premis ĝin forte dum li diris:

—Jam estas malfrue, mia knabo, malsupreniru.

Mi tre miris pro tiu "malsupreniru", ĉar kiel mi malsuprenirus, starante en strato inter tiom da homoj kaj bestoj?

—Kiel malsupreniri?— mi demandis.

Refoje li premis mian manon, ektiregis kaj... mi vekiĝis. La urbo estis for, ankaŭ la homoj kaj la bestoj, sed jen antaŭ mi staris Johano, kiu estis eltironta min el mia lito. Estis la unua fojo, ke iu vekis min. Miaj gepatroj lasis min ĉiam dormadi, ĝis kiam mi vekiĝis mem, tute egale ĉu tio estis frue aŭ malfrue, kaj se okaze mi estus restinta tutan tagon sur mia lito, mia patro