Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/510

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

reveni kun bona novaĵo. Ni rigardis nin kun surprizo. Kien li vojaĝis tiel subite kaj tiel mistere? Ni kun senpacienco atendis, kaj revenante el Scheveningen la duan tagon post nia meztaga koncerto, nia filozofo subite staris antaŭ ni sur la sojlo de nia ĉambro, kiun ni estis enirontaj. Ridetante li donis al ni la manon kaj per teatra gesto montris la neokupitajn seĝojn ĉirkaŭ la tablo en nia ĉambro. Maksimo Bjelski, kiu ne estis ĉeestinta la lastan koncerton kaj sidis leganta kaj atendanta nian revenon, ekstaris, sed pro nervemeco tiel frotadis al si la manojn (li ne estis farinta tion dum kelkaj tagoj, sed la atendota novaĵo refaligis lin en lian iaman kutimon), ke li tute malzorgis etendi al ni unu el ili por deziri al ni sian kutiman: "Estu bonvenaj, miaj amikoj!"

Ni eksidis, kaj Johano, daŭre ridetante, diris en Esperanto, por ke ni ĉiuj povu lin kompreni en la sama tempo:

—Miaj karaj, kiam mi promesis al vi, ke mi post unu aŭ du tagoj revenus kun bona novaĵo, tiam mi estis certa, ke mi plenumus mian promeson, ĉar mi antaŭvidis, ke mia vojaĝo al Brej portus fruktojn. Mi tien iris sola por serĉi la postsignojn de viro, kiu interesas vin en la plej alta grado. Mi vizitis la maljunan pastron kaj Rikan, la mutulinon, kaj mi trovis tion ĉi.

Dirinte tiujn vortojn, li eltiris paperujon el la poŝo, elprenis el ĝi portreton, kiun li jetis antaŭ ni sur la tablon:

—Jen!

Ni rigardis unue la portreton, tiam nin reciproke.

—Portreto de mia onklo, aŭ pli guste: de Kóvacs—, diris Moseo.

—Jes, diris Johano, ridetante mistere,—gi estas ja portreto de Kóvacs.