Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/511

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekvis mallonga silento, tiam li diris plue:

—Mi tuj vin kondukos al Kóvacs, sed nur vin—. Li fingre montris Moseon, Jafeton kaj min.—Ĉar Ivan kaj sinjoro Bjelski ne povos nin akompani en ĉi tiu cirkonstanco. Ili bonvolos resti en la hotelo, ĝis kiam ni revenos—. Tiam sin turnante al Moseo, li diris plue:

—Vi kunportu la violonĉelon.

—Ĉu vi kondukos nin al Kóvacs!?—ekkriis Moseo.—Kóvacs ja mortis.

—Li mortis kaj tamen li vivas; sekvu min.

Ni ne sciis, kion li intencas, sed li ne lasis al ni la tempon peti klarigon, ĉar li jam eliris la ĉambron. Ni lin sekvis, ne sciante, ĉu li perdis la prudenton, aŭ ĉu li estas mokonta nin. Ni laŭiris la longan Wagen-straton, tiam iris maldekstren laŭ la Vlamingstrato, poste laŭ kelkaj aliaj mallongaj stratetoj, alvenis fine en Slykeinde, kie nia kondukanto ekhaltis antaŭ griza konstruaĵo, kies fenestroj estis provizitaj de dikaj feraj stangoj.

—Ĉu tio estas malliberejo?—flustris al mi Moseo.

—Ĝi estas frenezulejo—, respondis Johano, kiu estis aŭdinta la demandon de la Brejano.

—Ĉu ni devas eniri ĝin?—mi demandis kun surprizo.

—Jes—, respondis lakone Johano, kaj li sonorigis.

—Ĉu Kóvacs estas en ĉi tiu konstruaĵo!?—mi diris.

—Mi nun ne havas la tempon doni klarigojn; havu paciencon dum nur duona horo kaj vi komprenos ĉion.

La pordo malfermiĝis, kaj en ĝia kadro staris pordisto. Apenaŭ li ekvidis Johanon, li ekkriis:

—Kara ĉielo, jen nia eksflegisto—, kaj ili premis al si reciproke la manon.

—Jes, tio estas mi kun tri amikoj. Ĉu la doktoro jam alvenis?