Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/512

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ne ankoraŭ, sed li estas tuj venonta.

—Mi deziras paroli al li, ĉu ni povas atendi en la atendejo?

—Certe, eniru, mi petas.

Ni sekvis la pordiston tra longa marmora koridoro, ĉe kies ambaŭ flankoj troviĝis multaj pordoj, surhavantaj numerojn. Malferminte la numeron dek, li enirigis nin. Ni eksidis sur longa benko kaj atendis tion, kio okazus. Multaj strangaj pensoj eniris mian kapon, ĉar mi ne sciis, kion pensi pri ĉio tio ĉi. La onklo de Moseo ja mortis kaj ripozis sur la mortintejo en Brej, kion do ni povus havi por fari en ĉi tiu frenezulejo? Neordinaraj sonoj aŭdiĝis de malproksime; krioj kvazaŭ de sovaĝaj bestoj, tirtonaj ridadoj, kaj eĉ kantadoj de la malfeliĉaj flegatoj konfuze penetris ĝis la loko, kie ni atendis. Fine la pordo malfermiĝis kaj eniris la doktoro. Li ridetis afable, kiam li ekvidis Johanon. Strange! Ŝajnis refoje al mi, ke ĉiuj homoj, kiuj lin renkontis, estas liaj intimaj amikoj, kaj ke ĉiuj ĉiam iras renkonte al li kun ridetanta vizaĝo.

—Doktoro—, diris Johano,—mi venas kun tri amikoj, kiuj sin interesadas pri Holman.

—Ah!

—Jes—, kaj prezentante nin, li diris: Sinjoroj Landman, Mareau kaj Romeskaŭ. Ili havas, kiel vi aŭdas, tre malsamajn nomojn, sed.... eble vi vidas ion rimarkindan, rigardante ilin.

La doktoro rigardis nin kaj la esprimo de lia vizaĝo tuj diris, kiel li estis frapata de surprizo.

—Trinaskitoj?

—Vi trafis, doktoro, kaj al kiu ili estas similaj?

—Al Holman, sen kontraŭdiro.

—Vi trafis refoje, doktoro; ili estas tre similaj al Holman.... Kiel nun sanas Holman?—li demandis