Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/513

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rapide, kvazaŭ por eviti demandojn de la doktoro, kiu rigardis nin kun ĉiam pligrandiĝanta surprizo.

La doktoro responde altigis la ŝultrojn, kaj oni scias, kion tio signifas.

—Li memoras absolute nenion—, li tiam diris.

Mi tion atendis—, diris Johano,—mi flegadis lin sufiĉe longe por scii, ke mi devas tion atendi; tamen li estas resanigebla, mi opinias. Ne estas nun vizita horo, sed vi ja permesos, ke ni iru al li.

La doktoro sen dubo estus rifuzinta tion al kiu ajn, ĉar li ne volonte deflankiĝis de la regularo de la instituto. Sed Johano ne estis "kiu ajn"; li estis viro kun speciala karaktero, li estis tute alia ol ĉiuj ceteraj homoj; al Johano neniu rifuzis, kion li petis, kaj ankaŭ la doktoro ne povis rifuzi; li tamen pripensis momenton antaŭ ol diri:

—Nu, mi plenumos vian deziron.

—Dankon; ĉu ni povos vidi lin en via oficejo?

—Ĉu ne en la granda salono de la vizitantoj?

—Prefere en via oficejo, vi vidos kial.

—Nu do, sekvu min tien.

Ni laŭiris la marmoran koridoron kaj eniris en salonegon, kiun ni devis tute trairi por atingi la oficejon de la doktoro. Ni iris laŭlonge de du vicoj de litoj. Sur ĉiu kuŝis aŭ sidis malsana frenezulo. Estis la unua fojo en mia vivo, ke mi vizitis tian salonon, kaj neniam mi forgesos la impreson, kiun al mi faris la malfeliĉaj frenezuloj. Kvankam ni marŝis sufiĉe rapide, min trafis tuj la rigardoj de kelkaj flegatoj. Unu el ili laŭte ekridegis, sed lia ridado ŝajnis raŭkaj krioj de sovaĝa bruto. Dua malsanulo sidis kun papera sako plena je prunoj, kiujn antaŭe al li estis doninta vizitanto, eble filo aŭ alia parenco, kaj li manĝegis tiel manĝavide, ke li englutis eĉ la kernojn. Tria disputadis laŭte kun sia naj-