Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/515

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Atentu—, diris Johano al Moseo,—kiam mi flustros al vi: "ludu!" tiam tuj ludu Kol Nidrej de Max Bruch.

Post kelkaj minutoj la doktoro revenis kun alia persono, kiun ni ne vidis pro la ŝirmilo. —Eksidu, mia amiko—, diris la doktoro, kaj tuj poste li diris plue:—Nun aŭskultu kaj rememoru!

—Ludu!—flustris Johano.

Moseo ekludis. Kian impreson do povas fari bela muziko al preskaŭ ĉiuj homoj, eĉ al frenezuloj! La krioj el la apuda salonego, kiuj ĝis tiu momento seninterrompe penetris ĝis la plej multaj apartamentoj de la frenezulejo, iom post iom ĉesis. Estis, kvazaŭ la konstruaĵo subite fariĝis senhoma; oni aŭdis nur la ravajn triladojn de la violonĉelo. Kian efikon la "Kol Nidrej" faris al la flegato sidanta ĉe la pordo de la oficejo, ni ne povis vidi, sed mi estis tiel scivola, ke mi jam ne povis regi min. Mi eltiris la oran pinglon el la kravato de mia taga ĉemizo kaj faris trueton en la ŝirmilo, sufiĉe grandan por vidi ĉion, kio okazis ĉe la alia flanko. Mi rigardis tra ĝi. Jen ĉe la pordo sidis griziĝinta viro kun longaj buklaj haroj kaj lipharoj. Li sidis senmove kaj rigardis la ŝirmilon. Komence liaj trajtoj ŝajnis kvazaŭ skulptitaj el marmoro, ĉar eĉ la plej malgranda ŝanĝo ne estis rimarkebla sur ili.. Iom post iom tamen la buŝo malfermiĝis, la dikaj grizaj brovoj tiriĝis supren kvazaŭ de surprizo kaj la manoj de la viro konvulsie premis la apogilojn de la sego; ŝajnis, ke li estas tuj salte leviĝonta. Li tamen ne leviĝis, sed aŭskultadis la muzikon. Dume Moseo ludis kaj ludis, ravante ĉiujn per sia instrumento Jen subite la grizulo palpis al si la frunton, liaj trajtoj ŝanĝiĝis pli kaj pli, lia tuta eksteraĵo montris klare, ke io eksterordinara kaptis lian animon. Lia vizago diris: Mi ekmemoras tion..., mi ekmemoras tion.