Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/516

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj Moseo ludadis plue... La flegato rigardis la doktoron; ŝajnis, kvazaŭ li estus demandonta ion, sed antaŭ ol la doktoro povis respondi aŭ demandi ion mem, subite Johano ekkriis lautvoĉe:

—Kóvacs!!... Kóvacs!!

—Kóvacs?—flustris la grizulo, kaj li ekstaris, sed tuj refalis sur la seĝon.

—Kóvacs!... Kóvacs!!—refoje ekkriis Johano.

—Kiu min vokas?—flustris germane la viro.

—Unu el viaj filoj!—respondis samlingve Johano.

—Filoj!?...—. Denove li palpis al si la frunton, tiam li diris:

—Mia Dio!... Mi ekmemoras!... Mi ekmemoras! Sed kiel la knabo povas voki min?

—Tri knabojn vi havas!

—Mia Dio... jes..., ili estas tri... Sed kio do estas ĉio tio ĉi?... Kie mi estas?... Ĉu mi sonĝis?... Miaj infanoj ja estas...

—Ili estas tie ĉi Davido, Hugo kaj Stanislas!

—Jes, tiel ili sin nomas,... mi nun rememoras—. Kaj sin turnante al la doktoro staranta ĉe lia flanko, li diris plue:

—Sinjoro, klarigu do al mi... Kion signifas tio ĉi?.. Kiu parolis al mi? Kion oni faris al mi?... Kie mi estas? kaj kiu vi estas?

Johano ŝovis flanken la ŝirmilon kaj diris:

—Vi estas en Hago, sinjoro Kóvacs. kaj viaj filoj venis tien ĉi por iri kun vi de urbo al urbo por doni kun vi tiajn koncertojn, kiajn vi mem donis sola antaŭ multaj jaroj.

—Sed kie estas miaj infanoj, kaj kiel do ili povus...

Li eksilentis subite, vidante nin. Io, li ne sciis kio, diris al li, ke ni estas tiuj infanoj, sed tiel li ne povis