Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/517

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

prezenti ilin al si; li ja imagis, ke ili estas ankoraŭ suĉinfanoj kaj ne junaj homoj, ĉar pli ol dudek jaroj pasis al li kvazaŭ en unu sola nokto plena je misteraj, neklarigeblaj okazintaĵoj. Tiu nokto nun pasis kaj kun ĝi la mistera sonĝo. Antaŭ dudek jaroj li perdis sian memoron; li eĉ jam ne sciis, kiel li sin nomis, ke li havis edzinon kaj infanojn, sed aŭdante tiel subite la "Kol Nidrej", kiun li tiel ofte ludis mem antaŭ la ravata publiko, tiam lia memoro vekiĝis iom post iom, kaj tuj post kiam li aŭdis sian forgesitan nomon kaj tiujn de la tri knaboj, tiam la nubo, pezanta kiel densa vualo sur lia frunto, subite forŝovigis, kaj ĉio fariĝis al li klara. Sed nun alia misteraĵo sin prezentis al li. Kiel li venis tien ĉi? Per tremanta voco li turnis sin denove al la doktoro:

—Sinjoro, ĉu mi sonĝis ĉiujn tiujn jarojn?

La doktoro estis respondonta, sed Johano interrompis lin, dirante:

—Sinjoro Kóvacs, mi klarigos ĉion al vi poste. Sciu jam nun, ke vi perdis vian memoron en Parizo la 3-an de Aprilo 1896-a. Vi malaperis post tiu tago kun du el viaj filoj. De tiu tempo pasis du dek jaroj; vi estas nun en Hago, vi retrovis vian memoron kaj viajn infanojn, la ceteron vi sciigos baldaŭ.

Kóvacs malfermis la brakojn, ekkriante:—Miaj filoj!!—kaj ni ĵetis nin sur lian kolon.

—Kaj Madeleno?—li diris, post kiam li ĉirkaŭbrakis nin.

—Via edzino?—demandis Johano.

—Jes, kie si estas?

—Ĉion, kio rilatas ŝin, vi sciiĝos post kelkaj tagoj.

La doktoro, kiu ĉeestis tiun neordinaran resanigon de unu el siaj flegatoj, staris kelkan tempon rigardante Johanon, kvazaŭ li. ne kredus al siaj okuloj kaj oreloj; tiam li demandis subite: