Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/520

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

strangan sonĝon. Rakontos kiel okazis—pardonu erarojn—ĉefa afero estas, ke vi kaj miaj filoj komprenas min. Memoras la trian de Aprilo 1896-a, ĉar estas kvazaŭ tio okazis hieraŭ. Donis koncerton en Parizo kaj havis grandan sukceson. Post koncerto mi iris al mia hotelo per veturilo. Havis strangan kapdoloron, tre teruran; apenaŭ povis pensi. Kapdoloro estis pli terura, kiam mi venis en hotelon. Mia edzino dormis en ĉambro kun la infanoj. Mi sidis ĉe sia lito— —kapdoloro ĉiam pli terura. Ĉambro turniĝis kun mi. Tiam viroj kun tranĉiloj, glavoj kaj ŝnuroj (ĉio estis tre stranga) subite sidis antaŭ mi. Ili volis ataki min. Mi kuris en angulon de la ĉambro. Ili rigardis min per sovaĝaj okuloj. Mi kriis, sed neniu aŭdis. Kuris en alian angulon de la ĉambro, sed la viroj sekvis min. Mi timis, ke ili volas rabi infanojn. Mi prenis du infanojn, enmetis ilin en kestetojn (estis tie tri kestetoj, ili utilis por gardi muzik-librojn dum vojaĝoj). Sur tablo ĉe la lito staris boteloj kun lakto, mi enmetis tiujn botelojn ĉe la infanoj kaj kuris el la ĉambro, sed la viroj kun glavoj kuris post mi. Eliris hotelon sur straton kaj kuris kaj kuris. Eniris fiakron kun la kestoj kaj diris al la fiakristo: Tuj al la stacidomo!! Kapdoloro pli terura ankoraŭ, stacidomo turniĝis kun mi, sed mi streĉis fortojn kaj pensojn. Volis aĉeti bileton por vagonaro por iri malproksimen. Mi tiel timis la virojn kun la glavoj, ke mi ne volis resti en Parizo. Mi timis, ke ili reirus kun mi al edzino por rabi la infanojn. Antaŭ mi staris sinjoro, kiu aĉetis bileton por Amsterdamo. Mi aĉetis ankaŭ bileton por tiu urbo, ĉar ĝi estis malproksima de Parizo. Mi pensis: tie la viroj ne povas persekuti min. En vagonaro mi fariĝis tiel dormema, ke mi timis ekdormi. Mi lokis la infanojn post mi. Estis vagonaro, kiu iris dum la nokto kaj preskaŭ sen haltoj al Amster-